Arkivoj de etikedoj: laboro

La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.”

Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino.

Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi. 

Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj serioze malgraŭ la esperoj, ke interreto egaligu enterprenistojn.

brooke-lark-194253

Photo by Brooke Lark on Unsplash

Legi plu

Advertisements

2 komentoj

Enarkivita sub laboro

Ŝi estas sukcesa

Okaze de la Internacia Virina Tago, pasintlunde mi partoprenis en evento nomita “Ŝi estas sukcesa”, organizita de la grupo “Virinoj en financo” de la internacia firmao kie mi laboras. Mi volas ĉi tie mallonge verki pri la okazaĵo, kaj pri kelkaj pripensoj kiujn ĝi insipirigis al mi.
Post mallonga enkonduko de reprezentantoj de la eduka teamo kaj de la organiza grupo, la scenejo estis donita al la unua parolanto Zuzana Karpinska, ekstera spertulo pri karier-konsultado. Ŝi transdonis en tre simpla maniero siajn sugestojn, pri kiel konsultado povas igi niajn vivojn pli kompletaj kaj kontentigaj. “Vi ne vidas kion vi ne vidas” estas unu el la frapfrazoj, kiun mia memoro retenis de ŝia prezento. Simple dirite, se vi nur enfokusiĝas en certajn aferojn, eble vi ne sukcesos vidi ĉiujn alternativajn ŝancojn, kiuj estas ĉirkaŭ vi. Tio povas signifi pripensi novigajn manierojn labori, eluzi la eblojn kiujn la modernaj teknologioj donas al ni, kultivi sian kreemon kaj siajn talentojn, profiti ĉian eblon lerni ion novan.

En la dua parto de la evento manaĝerino Sylvia Scheerova estis invitita kiel ekzemplo de sukcesa virino, por rakonti pri sia kariero, kaj pri sia sperto de virino laboranta en la “vira” komerca mondo. La tre malferma diskuto levis multajn demandojn de la publiko, kaj la honesteco en la respondoj estis de mi multe aprezita.

Ekzemple iuj en la publiko levis la temon de balancigo inter kariero kaj familio, prezentante tion kvazaŭ kiel difino de virina sukceso, sed kiam oni demandis al ŝi ĉu ŝi tion atingis, ĉu ŝi havas familion, infanojn, ktp. ŝi diris ke ne, kaj ke ŝi ĝuste povas fari kion ŝi faras ĉar ŝi ne havas, sed tio estas ŝia elekto, kaj ke se oni volas ambaŭ oni devas trovi kompromizojn. Mi ŝatis tian respondon, unue ĉar mi malamas la atendon ke ĉiuj devas havi au deziri familion, des pli kiam ĝi aplikiĝas nur al virinoj, kvazaŭ iĉoj ne povus havi la samajn dezirojn kaj samajn problemojn. Ankaŭ tion Sylvia klare diris: “Por viroj estas la samo, virinoj povas havi pli da malfaciloj dum ili estas gravedaj aŭ mamnutras siajn beboj, sed ne pensu ke por patroj estas facile lasi la familion por esti en laborvojaĝoj dum plejparto de la semajno, ke ili ne bezonas preni malfacilajn decidojn kiam temas pri kunigo de kariero kaj familio”. En perspektivo de genra egaleco, mi pensas ke estas ankoraŭ multe da socia premo sur viroj kaj virinoj pri atingado de sukceso difinita plejparte surbaze de onia genro. Tial mi feliĉas ke la manaĝerino kuraĝigis la auskultantaron trovi sian personan koncepton de sukceso, kaj fari siajn elektojn surbaze de ĝi, sen lasi la socion au iun alian difini por ni vivcelojn, kiuj konsideras nek specifajn situaciojn, nek personajn malsamecojn. Estis interese pripensi pri tio, kaj kiel tio resaltas sur mia propra vivo.

Fine mi volas aldoni ke mi ĝojis vidi inter la publiko ankaŭ kelkajn virojn, kvankam laŭ mi ili estis tro malmultaj. Mi ne scias ĉu la ĉefa kialo estas ke ili ne interesiĝis pri la temo, aŭ ke la evento ŝajnis celita aparte al virinoj, ĉiukaze mi sugestus venontfoje pripensi programon kaj varbadon pli allogan por iĉoj, por ke pli multe da ili povu profiti de tia eblo.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, ĉiutaga vivo