de Markos Kramer kaj Luko Cerante
Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.
Jam ekde la 1970aj jaroj, diskutoj inter feminismaj esperantistoj kondukis kaj al proponoj ŝanĝi la manieron paroli pri sekso en Esperanto, kaj ankaŭ al efektivaj ŝanĝoj en la lingvouzo. Antaŭ la 1970aj jaroj, ne ekzistis konscio pri tio, ke la pronomo “li” kaj multaj substantivoj, ekzemple “kuracisto”, “studento”, “prezidanto”, “belulo”, “amiko”, “italo” ktp, estis foje uzataj en virseksa senco kaj foje en seksneŭtrala senco. Kiam feminismaj esperantistoj konsciigis pri tio, en la efektiva lingvouzo pli kaj pli disvastiĝis la emo uzi esprimojn kiel “li aŭ ŝi”, kiam oni intencas inkluzivi ĉiujn, kaj samtempe pli kaj pli malaperis la emo ĉiam aldoni la sufikson “-in-”, kiam oni parolas pri inaj kuracistoj, studentoj, prezidantoj ktp.
Pli radikala propono estas la riismo, kiu celas tute simetriigi la esprimadon de sekso en Esperanto per tri rimedoj: Enkonduko de nova seksneŭtrala pronomo “ri”, enkonduko de virseksa sufikso “-iĉ-” analoga al “-in-”, kaj seksneŭtraligo de ĉiuj Esperantaj radikoj, inkluzive de klare iĉaj radikoj kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp.1 Dum la unuaj dudek jaroj post sia ellaboro en la 1980aj jaroj, ĉi tiu propono estis nur propono tre malmulte praktikata, sed dum la pasintaj 5-10 jaroj, ĝi iĝis pli kaj pli uzata, precipe inter junaj esperantistoj en Okcidentaj landoj. Samtempe la plejmulto da esperantistoj daŭre sentas tiun proponon kiel tro radikalan ŝanĝon al la tradicia lingvouzo.
Legi plu →
Enarkivita sub lingvo
Etikedita kiel esperanto, iĉismo, lingvaĵo, riismo