Arkivoj de etikedoj: mistraktado

Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado

De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie.

foto Jen Yu

Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste.

Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj amaskomunikiloj. En ĉi tiu artikolo vi trovos kelkajn procedojn, kiuj eble helpu vin pensi pri kaj alproksimiĝi al ĉi tiu malfacila sperto kun iom pli da memfido kaj komforto.

1. Ekkonu viajn limojn kaj komuniku pri ili

Kelkaj el viaj korpopartoj eble estos nealireblaj al aliuloj dum iom da tempo, kaj tio estas tute en ordo. Prenu tempon por ekkompreni vian propran komforteco-nivelon.

Kelkaj limoj eble ŝanĝiĝos depende de via momenta mensa stato. Komprenu ke dum tagoj, kiam vi sentas vin pli laca, angora, aŭ vundebla, via komforto-zono povus esti pli limigita.

2. Elektu partneron al kiu vi konfidas.

Ĉu tiu ĉi persono scias kiam vi sentas vin nekomforta? Ĉu ri konscias ke la manko de “ne” ne signifas “jes”? Ĉu vi sentas vin komforta klarigi al ri kio estas ene de via komforto-zono? Vi ne devas rakonti al ri kio okazis rilate al pasinta mistraktado, sed ri komprenu ke ri ne elprovu viajn limojn.

Estigu “sekurecan vorton” — kaj ne hezitu uzi ĝin. La vorto estu nerilata al la ago, do ĝi estu komprenita sendepende de via tono. Anstataŭ “ne” aŭ “ĉesu,” provu ion kiel “Tetris” aŭ “frambo”.

3. Kreu senstreĉan etoson.

Elektu lokon kiu sentigas vin bone, kaj estigu animstaton kiu estas bona por vi. Malstreĉiga ludlisto da muziko povus helpi.

Uzu specon de protektilo kiu donos al vi plej multe da mensa paco. Priparolu ĝin kun via partnero, se ĝi estas protektilo kiu por funkcii necesigas al ri mem agi.

Sciu ke vi ne devas daŭrigi ajnan seksuman agon, sendepende de tio, kiom progresinta je tiu ago vi estas.

4. Konsciu ke bona partnero ne trudas sin al vi. Neniam.

Bona partnero atendos ĝis vi estos preta, kaj se ne, ri ne estas la ĝusta persono por vi. Vi neniam sentu devon engaĝi vin emocie aŭ fari ion ajn korpan kun iu ajn.

Samtempe, akceptu ke via partnero havas sian propran personan historion enirante en tiun ĉi sperton. Io kio povas esti en ordo por vi, povus esti ĉagrena por ri, do strebu esti konscia ankaŭ pri riaj limoj, kaj ne nur fokusiĝu pri vi mem.

5. Ne provu “simple trairi.”

Rekomenci intimecon post traŭmato estas defia kaj povas bezonigi tempon. Ĉi tio povas esti frusta, sed hasti rekomenci “normalajn” kutimojn aŭ konduton povas konduki al pli da emocia damaĝo. La procezo eble ŝajnos pli kiel “unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen” ol rekta linio— sed ankaŭ tio estas en ordo.

6. Via reago ne minimumigas vian sperton.

Emocioj eble ne trafos vin ĝis post kelkaj tagoj, semajnoj, aŭ eĉ monatoj poste. Sciu ke vi ne estas sola. Provu estigi subtenan sistemon kiun vi povas uzadi ne spertante ajnan juĝon: amikon, familianon, terapiiston, aŭ eĉ tekstan aŭ netekstan telefonan helpservon.

Kromaj rimedoj:

Hot Peach Pages proponas mistraktadan helpan informon en 110 lingvoj, kaj internacian dosierujon de mistraktadaj helposervoj por ĉiu lando en la mondo.

Se vi loĝas en Usono, RAINN  organizas la National Sexual Assault Telephone Hotline 1-800-656-HOPE (4673) kaj proponas konsilon kaj informon per ilia retpaĝo. Vi povas trovi pliajn helpservojn ĉi tie aŭ kontrolu la retajn rimedojn ĉe Safe Horizon, ULifeline (por studentoj), kaj Safe Helpline (por tiuj kiuj laboras iel por la armeo). HelpPRO enhavas serĉeblan dosierujon de terapiistoj en Usono.

Childhelp hotline proponas porinfanan subtenon en mistraktadaj familioj en Usono kaj Kanado. Dosierujo de Kanadaj seksperfortkrizaj centrejoj kaj porvirinaj centrejoj troviĝas ĉe la CASAC retpaĝo kaj ReachOut proponas postseksperfortan subtenon en Aŭstralio.

Viraj travivantoj de seksperforto povas trovi informojn kaj subtenon rete ĉe malesurvivor.org kaj 1in6.

En Usono, la National Suicide Prevention Lifeline prizorgas plentempan subtenon, kaj la Trevor Project (1–866–488–7386) proponas primemmortigan telefonan helpservon por samseksemulaj kaj dubadantaj junuloj. Listo de telefonaj helpservoj troviĝas ĉi tie. Befrienders provizas senjuĝan subtenon por malhelpi memmortigon tutmonde.

Kelkaj fazoj de via menstrua ciklo povas pliintensigi mensosanajn problemojn kaj streĉon. Elŝutu Clue por havi bonan superrigardon de viaj simptomoj kaj kompreni vian korpon pli bone.

Komenti

Enarkivita sub amrilatoj, konsento, rimedoj, ĉiutaga vivo

‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficialajn pronomon ‘ri’ kaj sufikson ‘-iĉ’. Antaŭavertoj: manipulado, misuzado, diskutado de mensmalsanoj.

‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo.

Gaslight-2

Unue ni parolu rapide pri etimologio. La nomo venas de teatraĵo de la jaro 1938 Gas Light (‘gaslampo’), en kiu la ĉefrolulo manipulas sian edzinon. Li strebas konvinki ŝin, ke ŝi estas freneza kaj delira, per sugesti, ke ŝi imagas diversajn aferojn, kiuj fakte reale okazas. La ŝlosila parto de la teatraĵo estas kiam la edziĉo serĉas trezoron en la mansardo de la domo, kaj pro tio la gaslampoj en la aliaj partoj de la domo malpli lumiĝas. La edzino rimarkigas pri la ŝanĝo, sed la edziĉo insistas, ke ŝi imagas tion.

Kaj nun mi prezentos kvin agmanierojn de tipa gaslampumanto. Tiuj strategioj ofte ne estas tute klare videblaj, kaj pro tio ili estas tre efikaj.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub edukado

Ĉu ni povas esti amikoj?

Enhavaverto: perforto, manipulado de iĉoj.

Mi volus skribi pri la temo de amikeco inter viroj kaj virinoj. Min mem mi konsideras tute taŭga amikmaterialo, tamen mi ofte renkontas certan problemon, specife kun viroj. Antaŭ nelonge okazis al mi afero kiu bone priskribas la situacion kaj pere de ĝi bone klarigeblas kial la “amikzono” (“friendzone”, sed bonvolu proponi alian tradukon en la komentoj se vi havas pli bonan) estas seksisma stultaĵo.

Mi amikiĝis kun certa Steĉjo, tute mojosa knabo, kiu iĝis tre proksima animfrato. Post monatoj da amikiĝo venis agnosko ke li enamiĝis en min, kio estis problema ĉar ne estis reciproka. Tion mi tuj klarigis kaj li certigis min ke ja estas tute enorde kaj tiaj aferoj okazadas kaj tio certe neniel detruos nian amikan rilaton. Tiel ĉi devintus finiĝi, sed…

Post mia foresto Steĉjo venis al mia domo por pretigi bonvenigan vespermanĝon. Tiu konsistis el bakita pano kun freŝaj tomatoj kaj herboj, kokidaĵo kun migdaloj kaj el fragoj, ĉio akompanata de ruĝa vino. Amika gesto? Mi persone ekdubis, ĉar la nura afrodiziaĵo kiun li ellasis estis verŝajne ostroj. Ve, kiam virino diras ne ŝi celas ne.

Mi do pli klare indikis ke nia rilato iĝos nenio pli ol amika kaj tiam Steĉjo ĉesis ĉiun kontakton. Finfine post mia longa ĝenado li diris: “Ĉu vi ne komprenas? Mi ne volas amikiĝi kun vi plu”. Mi ektristis kaj tio instigis “konsoladon” en la formo de brakumado kaj eĉ iom perforta kiso. Li pluklarigis la aferon jene: “Ni neniam estis amikoj, mi ĉion dekomence faris por kuniĝi kun vi kaj mi ja ne bezonas amikiĝi kun vi, mi havas jam sufiĉe da amikoj”.

Do pardonu sed tio ĉi ne estas enorde. Unue, mi klare esprimis mian deziron resti nur amikoj. Miaj menskapabloj sufiĉas por memstare kaj libere decidi pri tio kaj do mi povas samkiel li fari. Due, se li sciis ke amikeco ne funkcios por li, diru tion kaj ne mensogu. Trie, oni almenaŭ havu la dececon rekte diri kaj adiaŭi, ne simple ekignori la alian ĉar oni havas “sufiĉe da amikoj”.

La difino de “amikzono” ĉe la “Urban Dictionary” estas jena:

“Kiam oni atendas de vi subtenon al knabino kiun vi vere ŝatas dum ŝi serĉas pli inteligentan, pli riĉan aŭ pli belaspektan koramikon. Estas malmulto kiun vi povas fari por eliri tion ne sentante sin kiel idioto. Do ĝenerale, unu el la plej fiaĉaj aferoj knabinoj faras, ĉu intence aŭ ne.“

La tuj unua afero kiu trafas onin estas la fakto ke malgraŭ la ĝeneraleco de la koncepto, en praktika uzado oni ĉiam alproprigas la staton nur al viroj. Sed krom tiu ĉi malegaleco, multaj aliaj problemoj enestas. La rakonto kiun mi ĵus prezentis bone ilustras ilin.

Do sume, mi kiel virino estas egale valora kaj havas rajton je sincero kaj amikeco kaj rajton kundecidi pri kiu estu mia amiko kaj kiu fikamiko aŭ koramiko sen esti devigata al io aŭ juĝita pro miaj decidoj. Estas nenies devo repagi interesiĝon de amiko per simila sento. Laŭ la koncepto de “amikzono” mi do estas malbona persono ĉar mi vidas mian amikon simple kiel… amikon. La ideo ke se oni estas afabla al knabino ŝi devus reciproki per fiko estas unu el la plej seksismaj kiujn mi konas kaj mi ne komprenas kiel ĝi travivis de prahistorio ĝis la nunaj tempoj. Mi dirus ke multe pli sencas la ideo ke la premio por amikeco estu ne fiko sed… amikeco, ĉu ne?

7 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo