Antaŭatentigo: morto, priskribo de malfacilegaj labor- kaj vivkondiĉoj
La 24an de aprilo 2013, 1129 homoj mortis en Dako (Bangladeŝo) kiam la 8-etaĝa konstruaĵo “Rana Plaza” kolapsis. Krome, ĉirkaŭ 2500 homoj vundiĝis. Temis pri historie la plej granda akcidento rilata al vestaĵindustrio. Nome, la konstruaĵo enhavis vestaĵfabrikojn, kaj plejparto de la viktimoj estis ties laboristoj. La kaŭzo de la akcidento estis ke la konstruaĵo estis malsekura kaj netaŭga por fabrikoj – tamen, ĝi estis tiel uzata. Krome, malgraŭ tio ke oni sciis pri la eblo de kolapso (jam la antaŭan tagon aperis krevaĵoj en la muroj de la konstruaĵo), la laboristoj estis devigitaj iri al sia laborejo. Tio montras ke prioritatigitaj estas profitoj de firmaoj, kaj ne sekureco de homoj.
Tiaj maltaŭgaj kaj danĝeraj laborkondiĉoj ne estas unikaĵo en bangladeŝaj vestaĵfabrikoj. Tamen, ĉirkaŭ kvar milionoj da homoj laboras en vestaĵindustrio en Bangladeŝo – plejparte junaj virinoj. Ili kutime laboras pli ol 14 horojn ĉiutage kontraŭ tre malaltaj salajroj, ĉar ili ne havas alian eblon: alikaze ili verŝajne entute ne havus laboron. La vestaĵoj, kiujn ili amase kaj rapidege produktas, estas malmultekoste vendataj en butikoj en landoj de la unua mondo. Mi mem loĝas en Eŭropo, kaj multo de la vestaĵoj aĉeteblaj ĉi tie estis produktitaj en tiaj kondiĉoj. Tial mi hodiaŭ ŝatus turni min al aliaj homoj kiuj kiel mi loĝas en la okcidenta mondo kaj kiuj eble tute ne scias kie, fare de kiuj, kaj en kiaj kondiĉoj iliaj vestaĵoj estis kreitaj. Legi plu