Arkivoj de etikedoj: molestado

Kelkaj pensoj pri strata molestado

Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj samranguloj. Iuj el tiaj homoj estas inter miaj amikoj, parencoj, kolegoj… mi spertis tion, kaj mi tristas.

Virinoj meritas respekton, kaj havas la saman rajton kiel viroj senti sin komforte kaj sekure en publikaj (kaj virtualaj) spacoj. Al ĉiuj mi volus diri: ne kontribuu al kulturo, kiu akceptas la malon. Ne molestu. Ne tuŝu iun sen konsento. Ne insistu kiam iu diras ne. Ne ridu pri seksismaj ŝercoj, defiu la homojn kiam ili tion faras. Intervenu kiam iu alia estas molestita. Eduku vin mem por esti pli bona homo. Vere necesas ke oni priparolu pli tiun ĉi temon, ĉar estas ĝi havas gravajn konsekvencojn je la kvalito de la vivo de la viktimoj (atentu: en tiu ĉi artikolo mi parolas specife pri ĝenado al inoj, sed similan fenomenon suferas aliaj diskriminaciitaj grupoj, kaj evidente tion same necesas kontraŭbatali).
street harassment.jpg
Kiam mi skribis tion ĉi en mia Facebook-linio, amikiĉoj komentis, demandante kiel praktike interveni, se oni ĉeestas situacion de ĉestrata molestado. Iuj esprimis sian timon ke eventuala interveno povu finiĝi en perforto, ekz ke ili estu batataj aŭ simile. Mi certe komprenas tiajn dubojn kaj timojn, kiujn mi mem havas, kaj mi pensas ke ĉiu devas mem pritaksi la diversajn situaciojn, kaj decidi surbaze de siaj rimedoj, sen elmeti sin al danĝero. Tamen mi petas forlasi iom la stereotipan bildon de sendefenda ino, kiu (iom “nature”) iĝas celo de la atako de malbonulo kaj bezonas la heroan intervenon de alia iĉo, kiu batalos por defendi ŝin. Estas iom pli komplike. Mi ne faras alvokon al iĉoj por ke ili per batado savu la inojn kiu spertas moleston. Mi nur petas ke oni (ne nepre nur iĉoj) konsciiĝu pri la problemo, ne neglektu ĝin, kaj ne pensu “mi povas nenion fari kontraŭ tio”, ĉar ĉiuj ja povas ion fari.

Jen kelkaj sugestoj:

Helpu la viktimojn, sen rekte alfronti la molestantojn. Ofte sufiĉas demandi “Ĉu vi bezonas helpon?”, ŝajnigi ke vi konas la viktimon, aŭ uzi pretekston por alparoli rin, kaj tiel krei distrilon. Eĉ nur alproksimiĝi kaj montri per senvorta komunikado vian subtenon hepas. Por la viktimoj multe gravas, el la psikologia flanko, senti ke ili ne estas solaj. Ofte en tiaj situacioj ili spertas anksion kaj honton, kaj ne kapablas reagi, sed ĉeesto de amikemaj homoj povas doni multe da forto. Male, esti ĉirkaŭata de prifajfantaj homoj kontribuas al la sento de fremdeco. Krome, viktimoj bezonas subtenon ankaŭ poste.
Donu la bonan ekzemplon en via ĉiutaga vivo. Ne necesas atendi specifan situacion, por ion fari kontraŭ molestado. Se vi estas iĉo, kaj ne certas kiel respekte trakti inojn en publikaj spacoj, eduku vin mem pri tio, kaj per via ekzemplo vi kontribuos eduki aliajn virojn. Des pli se vi estas patro, instruisto, aŭ havas alian rolon en edukado de infanoj/junuloj, vi povas multon fari.
Partoprenu kampanjojn. Ekzemple de la 2a ĝis la 8a de aprilo 2017 estos la Internacia Semajno Kontraŭ Strata Molestado. Oni okazigas ĝin jam la 7an fojon, kaj en la pasintaj jaroj 41 landoj partoprenis. Ĉi-tiu estas la retpaĝo: http://www.meetusonthestreet.org. Memoru ke estas pluraj manieroj engaĝiĝi: krom marŝi en protestoj, vi povas diskonigi informojn, volontuli, donaci monon, ktp. Kaj, se vi estas artisto (aŭ simple vi estas kreema), vi povas krei originalan verkon pri la temo.

31638377663_b1d504639b_k.jpg

Protestantoj okaze de la “Marŝo de Virinoj”, la 21an de Januaro 2017

Se vi regas la anglan, kaj volas legi pli pri la temo, mi konsilas tiun ĉi retejon: http://www.stopstreetharassment.org

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, edukado, femismo, konsento, ĉiutaga vivo