Arkivoj de etikedoj: movado

Egalecen Podkasto #02: Alirebleco

La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie.

Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

Komenti

Enarkivita sub podkasto

Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.

Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro.

Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro.

Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en la kongresoj, en la publikaĵoj, kaj ĉefe en la agado por eksteraj rilatoj. Kiel diris dum la malfermo la prezidanto de TEJO, TEJO jam de pluraj jaroj klopodas montri ke Esperanto ne estas nur hobio de strangemuloj, sed ilo por integriĝo kaj justa komunikado. Sed ĉu same ofte ni Esperantistoj nin demandas: “Ĉu nia movado estas justa, ĉu ĝi estas egala?”.

Ni pensis ke ne havus sencon veni al la Nitro por diskuti pri socia justeco, kaj neglekti tiun ĉi demandon.

Kaj ni ankaŭ pensis ion alian, kion ni ŝatus rimarkigi al vi, kaj kion cetere ankaŭ diris Mark Fettes ĉi matene, se vi estis atentaj: ke ni estas tre bonŝancaj, aŭ eĉ pli bone estas diri ke ni havas grandan privilegion, esti ĉi tie.

Ĉar certe estas multaj aliaj homoj, kiuj ankaŭ ŝatus partopreni, kaj havus ion por diri, sed pro diversaj kialoj ne povis. Eble iuj estas junuloj au senlaboruloj, por kiuj la kotizo estis tro alta. Aliaj eble estas virinoj, kiuj restis hejme por prizorgi bebon, aŭ edzon, aŭ maljunan patron. Kelkaj estas afrikanoj, kiuj ne ricevis vizon, aŭ loĝantoj de iuj landoj kun malstabila politika situacio, kiu malpermesis al ili sekure vojaĝi. Eble estas eĉ iuj transgenraj homoj, kiuj ne sentis sin komfortaj aliĝante al kongreso kie ilia sekureco ne povas esti garantiita. Kaj kio pri la handikapuloj, kiuj estis tre feliĉaj veni al Nitro babili pri socia justeco, kaj poste malkovris ke la kongresejo ne estos alirebla por ili?

Ĉi tio ne estas retoriko, sed estas konkretaj problemoj, pri kiuj indas ne forgesi kaj pri kiuj necesas labori, kiel komunumo, kiel organizoj kaj kiel individuoj.

Do, mi kaj la aliaj teamanoj de la blogo Egalecen pripensis uzi nian sperton por doni nian modestan kontribuon al la Kongresa Temo, kaj levi tiun demandon, kiu estas en la titolo de la sesio de mardo: “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Tiu dua parto de la titolo signifas ke ni traktos la demandon laŭ la vidpunkto de pluraneca feminismo.

Aŭdante la vorton feminismo vi eble pensas “ah, tion mi konas, oni babilos tie pri virinoj”. Sed la feminismo kiun ni prezentos en nia sesio verŝajne ne estos tia kian vi atendas. Ni detale klarigos la koncepton de pluraneco dum la sesio, sed kurte temas pri aliro kiu analizas socian maljustecon en kompleksa maniero, agnoskante komplikecon de identecoj laŭ pluraj kategorioj, kiuj interligiĝas kaj interagas.

Do, la celo de nia sesio estos apliki pluranecan analizon al nia movado. Ĉi matene Mark Fettes diris ke oni multe babilas pri socia justeco kaj malmulte pri justeco lingva. Sed en la Esperanto-movado, tio ne veras – eĉ male. Ni asertas ke la Esperanto-movado ne plu povas okupiĝi nur (aŭ preskaŭ nur) pri lingva justeco, en la simpligita maniero kiel ĝi faris en pasinteco, sed ankaŭ pri kiel lingva (mal)justeco interagas kun aliaj aksoj de (mal)justeco – alivorte, ni devas alpreni pluranecan perspektivon kaj iĝi movado ne simple lingvojusteca, sed vere socijusteca.

Ni klopodos fari la sesion interaktiva, tiel ke ĉiuj povas alporti sian sperton kaj siajn ideojn. La celo ne estas prezenti universalan veron, aŭ doni finan solvon, sed pripensigi, diskutigi, kaj doni kelkajn rimedojn por aliri la temon.

2 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, femismo, lingvo, movado

Gejrajtaj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn

Ĉi tio estas traduko de origine angla artikolo. La origina artikolo havas multajn ligilojn ene de la teksto, kiujn mi ne transprenis ĉi tien ĉar ili ĉiuj estas anglalingvaj. Do se vi interesiĝas pri la ligitaj artikoloj, bonvolu kontroli la originan blogaĵon.

Enhavaverto: ambaŭseksemfobio, transmisogeneco.

Ni estas en sezono de GLAT-fiero, kaj frapis min la malharmonio, kiu ankoraŭ ekzistas tra diversaj GLAT-fieraj eventoj pri la A- kaj T-partoj de la GLAT-akronimo (Gej-, Lesb-, Ambaŭseksem-, Trans-).

Du amikoj miaj ĉeestis Eŭrop-Fieron (EuroPride) por partopreni forumon pri ambaŭseksemo. Ili raportis, ke montriĝis al ili la kutimaj stereotipoj, kiel ‘elektu unu genron’, kaj skeptiko pri la ekzisto de ambaŭseksemo. Alia amiko ĉeestis London-Fieran (Pride London) eventon, kie prelegantoj uzis la vortojn ‘samseksema’ kaj ‘gejofobio’ dum la tuta aranĝo, malgraŭ ke London-Fiero pretendas esti GLAT+a evento.

Aliaj amikoj ĉeestis London DykeMarch (marŝo por sinidentantaj virecaj lesboj), la semajnon antaŭ London-Fiero, kaj renkontis proteston de grupo de Trans-Ekskluzivaj Radikalaj Feministoj (TERFoj), kiuj kriis transfobiajn sakraĵojn al unu el la prelegantoj. La koncernata preleganto skribis pri tio aliloke (ligilo en la origina artikolo). Kvankam ni eble ja atingis sojlon de transgenra akceptiĝo – kaj komunikilaspektigoj certe draste pliboniĝis dum la lastaj jaroj – transeco restas forte kontestata afero en unuj feminismaj movadoj, kaj estas ankaŭ multe da skeptiko pri neduumaj genroj, nun kiam tiuj ricevas atenton de la komunikiloj.

Mi kredas, ke ĉi tiuj neakceptemoj pri ambaŭseksemo por gej-/GLAT+aj movadoj, kaj pri transajn kaj neduumaj genroj por feminismaj movadoj, radikas samloke. Konscii tion ebligas antaŭenmovi en maniero, kiu ne nur estos pli inkluziva por ambaŭseksemuloj kaj transuloj, sed ankaŭ pli bona por ĉiuj, se ni estos sufiĉe kuraĝaj por fari tion.

La radikoj de feminismaj kaj gejrajtaj movadoj
Parolante tre ĝenerale, feminismaj kaj gejrajtaj movadoj ekaperis similmaniere.

Por feminismo, la mondo, en kiu ĝi aperis, diris, ke estas iĉoj kaj inoj, kaj ke inoj estas malsuperaj al iĉoj. Feminismo tial komencis labori, por ke inoj traktiĝu egale al iĉoj.

Por gejrajtaj movadoj, la mondo, en kiu ĝi aperis, diris, ke estas aliseksemuloj kaj samseksemuloj, kaj ke samseksemuloj estas malsuperaj al aliseksemuloj. Gejrajtaj movadoj tial komencis labori, por ke samseksemuloj traktiĝu egale al aliseksemuloj.*

Problemas, ke kvankam fruaj feminismaj kaj gejrajtaj movadoj ĝuste defiis la duan parton de tio, kion la mondo ĉirkaŭ ili diris pri genro kaj seksumeco (tiun pri malsupereco), ili ĝenerale akceptis la unuan parton (ke ĉiuj povas dividiĝi je la duumo de iĉoj kaj inoj, samseksemuloj kaj aliseksemuloj). Ili ne ekkonsciis, ke la unua parto ankaŭ estas esenca parto de la patriarĥa kaj/aŭ aliseksemnormisma sistemoj, kiujn ili provis defii.

Kompreneble multaj feministoj kaj GLAT+-rajtaj movadoj depost tiam ekrimarkis – kaj korektis – ĉi tiun eraron (du ekzemploj estante pluraneca feminismo kaj kvira aktivismo). Tamen multaj ĉefstilaj feminismaj kaj GLA/T-rajtaj organizoj kaj kampanjistoj plutenas tiujn subkuŝantajn antaŭsupozojn pri duumeco. Kaj ĝenerale estas iliaj voĉoj, kiujn oni aŭskultas.

Plutenante antaŭsupozojn pri duumeco
Mi pensas, ke tio klarigas, kial, kiam mi parolas kun homoj de multaj GLA/T-aj organizoj kaj komunikiloj, ili argumentas, ke ili bezonas daŭre labori, por ke samseksemuloj akceptiĝu, kaj gejofobio eldetruiĝu. Nur post tio okazos ili povos ekokupiĝi pri ambaŭseksemuloj kaj fobio kontraŭ ili (malgraŭ ke estas verŝajne pli ambaŭseksemaj homoj ol samseksemaj, kaj esploroj sugestas, ke ili suferas eĉ pli altan elcenton da menssanaj problemoj). Ĉi tio kaŭzas la strangan situacion, kie unuj kampanjistoj, kiuj konas multajn ambaŭseksemajn aktivistojn, kaj kiuj eĉ mem spertas seksumecon neduume, ankoraŭ apriore parolas pri ‘gejoj’ kaj ‘gejofobio’. Estas zorgo, ke ambaŭseksemo eble ‘malklarigos la akvon’ pro la antaŭsupozoj pri duumeco, sur kiuj baziĝas iliaj kampanjoj. Ili ŝajne ne konsideras, ke ĝi eble gvidos al alternativa modelo de seksumeco, kiu povus esti pli – kaj ne malpli – akceptebla al la homoj, kies opiniojn ili penas ŝanĝi.

La akcepto de antaŭsupozoj pri duumeco ankaŭ klarigas, kial unuj feministoj tiom ĉagreniĝas pro transaj kaj neduumaj genroj. La bazo de ĉio, kion ili laboras efikigi, estas, ke estas du homkategorioj – iĉoj kaj inoj – kaj unu subpremas la alian. Tial ŝajnas grave, ke tiuj kategorioj estu stabilaj (ke homo restu en la genro, kiun ri ricevis naskiĝinte), kaj ke tiuj kategorioj estu facile rekoneblaj de ies ĝenerala aspekto kaj generiloj. Se ne estas tiel, tiam oni ekzorgos, ke kampanjoj bazitaj sur inaj spertoj, aŭ kion faras iĉoj, povus esti pridemanditaj, kaj ke estos malfacilaĵoj pri krei sekurajn lokojn por inoj.

Pensante ĉi tiel helpas nin kompreni, kial la GLAT+a movado ofte aspektas kiel GGGGa movado, kaj kial unuj radikalaj kaj liberalaj feministoj luktas kompreni transajn kaj neduumajn genrojn. Estas reala, profunda, kaj komprenebla timo pri engaĝiĝi kun fluaj kaj neduumaj seksumecoj, kaj kun genroj, kiuj ne kunligiĝas kun tiuj asignitaj naske, aŭ kiuj estas preter la duumo. La timo estas, ke – ĉar la tuta movado baziĝis sur antaŭsupozo pri duumeco – ia pridemandado de tiu antaŭsupozo iel defios, aŭ eĉ malĝustigos, ĉion, kion oni faris.

Sed ni devas revizii tiujn antaŭsupozojn
Tamen, ni ja devas revizii tiujn antaŭsupozojn, kaj ne nur pro la ekskluzivoj na ambaŭseksemuloj kaj transuloj.

Ni devas revizii ilin ĉar ili estas malĝustaj: ĉar genro kaj seksumeco simple ne funkcias tiel. Kaj ni devas revizii ilin ĉar tiuj antaŭsupozoj estas esenca parto de la tre patriarĥaj kaj aliseksemnormismaj sistemoj, kiujn ni penas ŝanĝi. Ni ne povos ŝanĝi tiujn sistemojn se ni akceptas grandan parton de ilia kerno. Eble la kialo mem, kial ni ŝajne daŭre stumblas pri sukcesa forigo na seksismo kaj gejofobio, estas ĉar ni komencas de vidpunkto, kiu ebligas ĝuste tiujn aferojn.

Alternativo: Genra kaj seksuma diverseco (GSD)
Do, kian alternativon mi – kaj multaj aliaj – proponas? Jen: ke ni komencu paroli pri genra kaj seksuma diverseco (GSD) anstataŭ pri iĉoj kaj inoj, aliseksemuloj kaj samseksemuloj.

Unu ekzemplo: nuntempaj kampanjoj instigas al lernejaj edukistoj inkluzivi samseksemulojn (kaj ambaŭseksemulojn) kaj konfidentigi knabinojn kaj fari knabiĉojn pri konsciaj pri seksismo. Ni povus atingi la samajn celojn – kaj multajn aliajn – per pli vasta edukado pri genra kaj seksuma diverseco.

Ekzemple, edukado pri la gamo de seksumaj spertoj (inkluzive allogiĝon al aliaj genroj, ĝuon na aliaj praktikoj, kaj malsamajn nivelojn de seksumemeco) povus profitigi ne nur junulojn, kiuj ne estas aliseksemaj. Ĝi povus helpi al ĉiuj junuloj kompreni, ke estas (ofte pli sekuraj) alternativoj al penis-en-vagina seksumado, kaj ke estas enorde voli seksumi kaj ne voli seksumi, kaj havi ĉiuspecajn dezirojn. Tio povus ebligi al ili komuniki pli malferme kaj pli konsente pri seksumado, kaj respekti tion, kiam ili trovas ke aliuloj havas malsamajn tipojn kaj nivelojn de seksumemeco ol ili.

Edukado pri diversaj genroj povus ne nur profitigi transajn kaj neduumajn junulojn, ebligante al ili ek- kaj elkompreni sian sperton kaj komuniki ĝin al aliaj. Ĝi povus ankaŭ helpi al ĉiuj kompreni la manierojn, per kiuj striktaj genroroloj reduktas iliajn eblecojn, kaj helpi al ili trovi metodojn por sperti kaj esprimi sian genron, kiuj nek limigas ilin (kia ajn ilia genro) nek aliulojn. Tia aliro ankaŭ facile ligiĝus al esplorado, pri kiel seksumeco kaj genro kruciĝas kun aliaj aspektoj de vivspertoj (ekz. raso, klaso, etno, aĝo, kaj religio), kaj kiel subpremaj sistemoj funkcias tra ĉiuj tiuj kampoj.

Edukado estas nur unu ekzemplo. GSDa aliro ankaŭ ege valoras je la flanko, de kiel ni traktas genron kaj seksumecon rilate al sano, krimeco, laboro, kaj komunikilaspektigoj. Kaj ĝi estas aparte taŭga rilate al internaciaj kampanjoj, kie ni ofte kunlaboras kun kulturoj, kiuj ĉiuokaze ne komprenas genron aŭ seksumecon je duumo (alie provoj na feminisma kaj GLAT+-rajta intervenoj riskas devigi tre problemige konsenton al okcidentkultura kompreno na ĉi tiuj aferoj).

Konkludoj
Estas kompreneble, ke unuj feministoj kaj GLATaj kampanjistoj timas revizii kaj ŝanĝi la subkuŝantajn antaŭsupozojn de siaj movadoj. Tio devigus al ili defii sufiĉe draste, kiel ili faras aferojn, kaj estas ege malfacile ne envolviĝi en la manierojn, per kiuj ni rigardas la mondon kaj luktas por niaj rajtoj dum tiom longa tempo. Sed mi kredas, ke estas vera ebleco, ke, tute anstataŭ subfosi niajn movadojn, tia aliro povus doni al ili pli da forto kaj potenco ol ili iam antaŭe havis. Esploroj sugestas, ke inter unu kaj dek elcento da homoj identas sin kiel GLATa (depende de la studo), kaj probable similaj nombroj identas sin kiel feministo. Tamen, multe pli ol triono de homoj spertas allogiĝon al pli ol unu genro, aŭ trovas, ke ria allogiĝo ne ligiĝas al ies genro sed al aliaj aferoj, aŭ entute ne spertas seksuman allogiĝon. Studoj na junuloj trovas, ke multaj el ili uzas terminojn aliajn ol ‘aliseksemulo’, ‘gejo’, ‘lesbo’, aŭ ‘ambaŭseksemulo’ por identi sian seksumecon. Simile pli ol triono de homoj sentas sin iugrade kiel la ‘alia’ genro ol tiu, kiu oni konsideras ilin esti, aŭ kiel ‘ambaŭ’ genroj, aŭ kiel nek nek. Kaj junuloj uzas ege variajn terminojn por resumi siajn genrospertojn.

Se ni komencas de punkto de genra kaj seksuma diverseco, ni bonvenigas en niajn movadojn ĉiujn tiujn homojn kaj ankaŭ tiujn, kiuj identas sin specife kiel GLATulo aŭ feministo. Kun tia nombro ni povus vere ŝanĝi la mondon.

 

* Dankon al la plural homoj, kiuj rememorigis al mi, ke tio estas trosimpligo. Kompreneble estas nur en specifa, okcidenta konteksto, ke genro kaj seksumeco rigardiĝas ĉi tiel (ne tutmonde – gravega punkto, al kiu mi revenas pli poste en la blogaĵo), kaj eĉ tie ĉi tiu duumema pensmaniero estis relative nova afero, genro kaj seksumeco estinte komprenataj je sufiĉe malsamaj manieroj pasintece. Ankaŭ ĝuste je la komenco de la geja movado, la termino ‘gejo’ uziĝis pli vaste por signifi samseksan allogiĝon kaj estis pli sentata, ke seksumeco estas kontinuo, dank’ al la esploroj de Kinsey ĉikampe interalie. Ĉi tio nur evoluiĝis en la vaste konigatan ideon (en la geja komunumo), ke estis io konsekvenca kaj fiksita pri gejeco ĉirkaŭ la malfruaj 70aj kaj fruaj 80aj jaroj (influante la mondon, en kiu la nuntempa ondo de gej-/GLAT+aj kampanjistoj kreskiĝis).

Komenti

Enarkivita sub edukado