Arkivoj de etikedoj: muziko

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj.

La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni ĉiuj esperas multe aktivi.

Poste Benita rakontas pri ŝia partopreno en IJK en Badaĥozo, kie ŝi estis unu el la trejnistoj kadre de la Eŭropa projekto Florigu Egalecon inter Junuloj. Tiu ĉi IJK certe estis grava el vidpunkto de egaleco, ne nur pro tiu ĉi sukcesa trejnado.

Krom pri la enkonduko de Aŭskulta Servo, pri la iom novstilaj nomŝildoj, pri intervjuo aperonta en Kern.punkto, kaj pri la graveco de genre neŭtraj necesejoj, ni ne povis ne komenti pri la okazaĵo rilata al akuzoj de seksa agreso dum la evento. Kvankam certe tio estis situacio bedaŭrinda kaj malfacila por ĉiuj la koncernitaj homoj, en la forta reago de la organizantoj kaj de TEJO ni volas vidi signon de kultura ŝanĝo ene de Esperantujo, kun pli da konscio pri la temo kaj malpli da rezisto paroli pri ĝi.

Kiel aktivistoj en la kampo de egaleco, ni ĝojas je ĉiu granda aŭ malgranda paŝo al ĝi. Manuela rakontas pri ŝia babilado kun Jonny M., kiu ŝanĝis frazon en sia kanto “Ni estas fortaj”, post kiam iu rimarkigis al li ke ĝi estis seksisma. Ĉiuj foje eraras, sed gravas agnoski la eraron, lerni, kaj ne ripeti ĝin en la estonto.

Parolante pri la estonto, ni invitas ĉiujn legantojn renkonti nin en la sekvaj aranĝoj, kiel KAEST, JES, aŭ malplej frue IJK2019, kaj babili kun ni! Ĝis tiam, vi povas kontakti nin per la kutimaj kanaloj.

Ĝis la venonta!

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, podkasto

Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto.

Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni laŭdas la verdajn muzikistojn kiel bona ekzemplo de ĝia riĉeco. Sed, laŭ Cristina Monica kaj Ariel Bonkorpa, endas levi la temon de seksismo kaj malegaleco ene de tiu sceno. La ĉefa parto de ĉi tiu artikolo estas de Cristina kiel gastkontribuanto, kun aldonaj komentoj de Ariel (antaŭe konata kiel Rolando).

Cristina

Kiom da muzikistinoj koncertis dum via lasta kongreso? Kaj kiom da ili ludis sole?

Mi ne partoprenas ĉiujn kongresojn kaj certe ne konas ĉiujn muzikistinojn en Esperantujo. Tamen, eble vi havas la saman percepton kiel mi: estas ege malmulte da koncertoj fare de inoj. Dum lasta JES estis unuopaj koncertoj de tri iĉoj (Kimo, i.d.c. kaj Jonny M), unu miksita grupo (La Perdita Generacio) kaj de unu ina duopo (ĴeLe).

oHi-mizNtNY

ĴeLe koncertante dum IJK 2016. Foto de Ivo Miesen.

Por iom superrigardi la situacion ni unue ekzamenu la esperantistan muzikistaron.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub analizo, muziko

Mi estas fenestro

Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio.

Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj eldiroj kaj profundaj pensoj. En hipokrita socio, kia la itala, GLAT-ulojn oni akceptas en televido se ili estas amuzaj aŭ se ili aperas kiel “klaŭnoj de si mem”, kaj en la ĉiutaga vivo oni diskriminacias ilin ĉar “ili estas malsamaj”. Nesurprize, la kanto atingis la lastan pozicion… Tamen, laŭ mi, ĝi poezie esprimas la sentojn kaj la kondiĉojn de homoj kiel Mauro rilate al propra korpo “ŝanĝa kaj stranga / De virino en viro kaj tamen… homo”, rilate al ia rolo jen ludata jen travivata kiel “konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta”, kun la deziro ke tiu vaporo vualanta forvanuu kiel sonĝo.

Mi tradukis la kanton laŭlitere kaj Manuela subtekstigis la videon.

mi estas fenestro

Mi estas fenestro vualita per vaporo
En tiu ĉi nokto frosta dezerta kaj senkolora
Respegulas la fenestro la karnon kaj la emociojn
De mi kiu estas spegulo de la kontraŭdiroj
Malfacilas vidi ĉu la vaporo ne foriĝas
La algluiĝema eraro de tiu kiu ne komprenas
Kaj tamen reflektiĝas ombro kiu estas la mia
Ombro da ruĵo kontraŭ la hipokriteco
Mi neniam scias kiu mi scias tamen estas mi
Eĉ se trans la vitro por mi
Neniam estas Dio
Legi plu

Komenti

Enarkivita sub muziko, transgenraj aferoj

Taylor Swift ja estas feministo

Pli frue en la historio en Egalecen mi havis ideon verki artikolon pri la popkantistino Taylor Swift, ekzamenante riajn kantojn por malkovri la kontraŭfeminismajn ideojn en ili. Se vi ne jam konas la famulon, ri estas unu el la plej sukcesaj junaj kantistoj en usono kaj ludas kontreon kaj popon. Riaj kantoj temas pri junulaj amrilatoj kaj juna vivo ĝenerale.

Mi emis fari la artikolon surbaze de kelkaj riaj kantoj, kiuj enhavas sufiĉe aĉajn mesaĝojn. Unue estas You Belong With Me (Vi Apartenas Kun Mi), en kiu Taylor juĝas koramikinon de najbariĉo pro ‘putineca’ aspekto – “Hej, kion vi faras kun tia knabino?” – kaj diras, ke la najbaro prefere forlasu la koramikon por ri. Fine en la muzikfilmeto tio ja okazas.

En la kanto Better Than Revenge (Pli Bona ol Venĝo) estas eĉ pli eksplicite, kiam Taylor privortumaĉas knabinon kiu ‘ŝtelis rian koramikon’ – “Ŝi estas nek sanktulo nek tia, kia vi pensas; Ŝi estas aktoro; Oni pli bone konas ŝin pro kion ŝi faras surmatrace”.

Fine mi decidis ne verki la artikolon ĉar la resto de riaj kantoj ne tiom tiklis min. Sed mi nun devas agnoski, ke mi tro rapide juĝis Taylor, kaj mi nun multe pli estimas rin. Kvankam en la jaro 2012 ri neis, kiam oni demandis rin en intervjuo, ĉu ri konsideras sin feministo, tamen ĉijare, inspirite de nova amikiĝo kun artisto Lena Dunham, ri reviziis tion:

“Kiel dekumjarulo, mi ne komprenas, ke diri ‘Mi estas feministo’ signifas nur, ke vi esperas, ke virinoj kaj viroj havos egalajn rajtojn kaj eblecojn. Tio ŝajnis al mi, oni tiel prezentas en kulturo, socio, ke vi malamas virojn. Kaj nun, mi pensas, ke multaj knabinoj havas feminismajn vekiĝojn ĉar ili ekkomprenas la signifon de la vorto. Dum longega tempo oni ŝajnigis tion kvazaŭ batalado kontraŭ la alia sekso, kvankam tute ne temas pri tio. Amikiĝi kun Lena – sen ke ŝi varbadas al mi, sed simple vidante kial ŝi kredas, kion ŝi kredas, kial ŝi diras, kion ŝi diras, kial ŝi batalas por tio, por kio ŝi batalas – montris al mi, ke mi jam ekprenis feminisman vidpunkton sen diri tion.”

Ri eĉ agnoskis pasintecajn erarojn, dirante pri Better Than Revenge “Mi havis 17 jarojn kiam mi verkis tion. Je tiu aĝo oni vere pensas, ke oni povas forrabi onian koramikon. Poste vi pli kreskas kaj ekscias, ke neniu povas preni iun de vi, se tiu ne volas foriri.”

Jes, ankoraŭ estas problemecaj aspektoj de kelkaj riaj kantoj (ekz. ioma rasismo en la filmeto por Shake It Off), sed mi tre ĝojas vidi, ke ri pli maturiĝas kaj konscienciĝas. Mi unue trompiĝis pro tio, ke ri verkas pri tiaj tipaj temoj, kiaj junula amo ktp. Sed aliflanke ni agnosku, ke je juna aĝo ri sukcese verkas ĉiujn siajn proprajn kantojn, kaj eĉ verkis kanton Dear John (Kara John) pri ekskoramiko John Mayer, pli aĝa muzikindustriulo, kaj kiel ri emocie mistraktis Taylor – “Ĉu vi ne pensas, ke mi tro junis por tiel friponiĝi?”; “Mi vivis en via ŝakludo, sed vi ŝanĝis la regulojn ĉiutage”; “Vi devintus scii”. Ri finas la kanton per optimisma ĝojkrio: “Mi brilas kiel fajraĵoj super via malplena, trista urbo”. Tio ja estas brava, femisma kanto por tiama 19-jarulo.

Do mia fina mesaĝo jenas: Ne pensu iun malfeminisma pro tradicie inaj trajtoj. Sonas kvazaŭ ege simpla afero, sed estas ja malfacile eviti la tujajn subpensojn, kiujn manĝigas al ni socio kaj la amaskomunikiloj. Se iu volas tute knanjece aspekti kaj paroli pri koramikiĉoj, tiu rajtu fari tiel senĝenate. Ne temas pri tio, ke vi ĉiam kaj ĉiamen perfekta feministo estas, ĉar ni ĉiuj faras erarojn, sed ke vi povas rekoni viajn erarojn, kritiki vin mem, kaj de tie plu evolui.

4 komentoj

Enarkivita sub amaskomunikiloj