Arkivoj de etikedoj: necesejoj

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj.

La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni ĉiuj esperas multe aktivi.

Poste Benita rakontas pri ŝia partopreno en IJK en Badaĥozo, kie ŝi estis unu el la trejnistoj kadre de la Eŭropa projekto Florigu Egalecon inter Junuloj. Tiu ĉi IJK certe estis grava el vidpunkto de egaleco, ne nur pro tiu ĉi sukcesa trejnado.

Krom pri la enkonduko de Aŭskulta Servo, pri la iom novstilaj nomŝildoj, pri intervjuo aperonta en Kern.punkto, kaj pri la graveco de genre neŭtraj necesejoj, ni ne povis ne komenti pri la okazaĵo rilata al akuzoj de seksa agreso dum la evento. Kvankam certe tio estis situacio bedaŭrinda kaj malfacila por ĉiuj la koncernitaj homoj, en la forta reago de la organizantoj kaj de TEJO ni volas vidi signon de kultura ŝanĝo ene de Esperantujo, kun pli da konscio pri la temo kaj malpli da rezisto paroli pri ĝi.

Kiel aktivistoj en la kampo de egaleco, ni ĝojas je ĉiu granda aŭ malgranda paŝo al ĝi. Manuela rakontas pri ŝia babilado kun Jonny M., kiu ŝanĝis frazon en sia kanto “Ni estas fortaj”, post kiam iu rimarkigis al li ke ĝi estis seksisma. Ĉiuj foje eraras, sed gravas agnoski la eraron, lerni, kaj ne ripeti ĝin en la estonto.

Parolante pri la estonto, ni invitas ĉiujn legantojn renkonti nin en la sekvaj aranĝoj, kiel KAEST, JES, aŭ malplej frue IJK2019, kaj babili kun ni! Ĝis tiam, vi povas kontakti nin per la kutimaj kanaloj.

Ĝis la venonta!

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, podkasto

Genroneŭtralaj necesejoj

Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre.

Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio.

Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage.

Se vi estas transgenrulo, kiu ne estas konsiderata kiel ‘ĝustagenra’ por la necesejo, povas okazi, ke oni minacos aŭ eĉ perfortos vin. Ofte oni perfortas transgenran homon, kiam oni ekscias, ke tiu estas transgenra, fenomeno nomata la ‘transgenra paniko’. Tio ankaŭ bedaŭrinde aplikeblas al necesejoj. Do fine, multaj transgenraj homoj devas elekti necesejon, kiu ne kongruas al ili, por eviti danĝeron, kaj speciale por neduumaj homoj, povas okazi, ke eĉ ne ekzistas taŭga necesejo por ili. Kaj cetere, la problemo de esti minacata en necesejo povas okazi ankaŭ al cisgenraj homoj, kies genroesprimo ne estas kutima aŭ kiuj alie allogas atenton.

Kion fari? La plej simpla solvo estas krei genroneŭtralan necesejon, aŭ neŭtraligi la jam ekzistantajn necesejojn. Kutime tio ne postulas radikalan ŝanĝon – ĉefe la ŝildon oni devas modifi. Tiucele Egalecen decidis krei ŝildojn kun simpla, legebla dezajno por uzado en kongresoj en Esperantujo. Jen sube kelkaj ekzemploj, kaj ligilo por elŝuti ilin. Estas diversaj stiloj de la ŝildoj, por ke oni povu adapti ilin al la kunteksto, kie ili aperos. Ekzemple, se temas pri homoj, kiuj scios, kio estas genroneŭtrala necesejo, oni povus uzi la ŝildon “Genroneŭtrala Necesejo”. Se oni volas sciigi, kiuj necesejoj havas pisujojn kaj kiuj ne, tio ankaŭ eblas. Ni tre ŝatus, se aranĝantoj de kongresoj uzus niajn ŝildojn, neŭtraligante la necesejojn en la kongresejo kaj eble emfazante tion en la kongreslibro aŭ aliloke. La ŝildoj estas en la grandeco A4, taŭgaj por elprinto kaj lamenigo.

Fine, ni trairos kelkajn oftajn demandojn pri genroneŭtralaj necesejoj:

Mi algluis la novan ŝildon, tio estas ĉio, ĉu ne?

Bedaŭrinde ne nepre. Depende de la kunteksto, eble necesos ankaŭ klarigi tion al homoj, per anonco aŭ alimaniere, kaj oni devas ankaŭ esti preta defendi la decidon. Se vi bezonas konsilojn tiurilate, ne hezitu kontakti nin ĉe egalecen@gmail.com.

Mi trovis mojosan logografon por genroneŭtrala necesejo! Ĉu vi ne ŝatas ĝin?

maxresdefaultSe la logografo estas la apuda, kombino de la tradiciaj simboloj por iĉaj/inaj necesejoj, do ne. Ĝi ne mojosas. Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas “ie inter ino kaj iĉo”. Tio estas malvere kaj ĉi tiaj bildoj ne helpas al tio, pluse ili sugestas malkomfortan bildon pri duumaj transgenruloj, kvazaŭ ili ankaŭ estus “inter ino kaj iĉo”. Ĉu ne la plej taŭga simbolo por necesejo… estu necesejo mem? 😉

En nia konstruaĵo ni havas rulseĝan necesejon, tio povas ankaŭ roli kiel genroneŭtrala, ĉu ne?

Bonvole ne. Tio sugestas, ke handikapeco estas ankaŭ iel genro. Krom tio, ke tio malhelpas al rulseĝuzantoj, kiuj eble devos pli atendi necesejumi, tio ankaŭ plividebligas transgenrulojn, kiuj uzas tiun necesejon, endanĝerigante ilin. Ĉi tiu solvo estu nur uzita kiel lasta rimedo.

Kaj nun niaj ŝildoj. Memoru, ĉiu estas (espereble) en la necesejo kun la sama celo!

genroneuxtralanecesejsxildo

necesejosenurinujokunpriskribonecesejourinujokunpriskribo

Vi povas elŝuti la ŝildojn ĉi tie.

La bildon de la necesejo mi trovis en la blogo It’s Pronounced Metrosexual.

9 komentoj

Enarkivita sub rimedoj, transgenraj aferoj