Arkivoj de etikedoj: neoliberalismo

Nuntempaj Defioj de Feminismo

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita kaj fuŝaplikita, kaj strebos fari sugestojn por plibonigo.

32993449825_2a0c6d0719_z

“Kolera feministo” (Foto: ‘Women’s March London’ de Nessie Spencer, uzita laŭ CC BY-SA 2.0)

Unue, gravas ke oni apliku genran perspektivon en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj. Ekzemple, en TEJO ne plu ekzistas komisiono aŭ faka sekcio pri reta agado, ĉar nuntempe reta agado necesas en ĉio: en informado, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, Pasporta Servo ktp. Same, en ĉiuj el tiuj fakoj ankaŭ la genra perspektivo necesas. Tio signifas ke oni per diversaj manieroj certigu egalan partoprenon en ili: en fizikaj renkontiĝoj (kongresoj, PS) oni faru paŝojn por malebligi seksĝenadon, en varbiloj oni garantiu egalan reprezentadon, ktp. Legi plu

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, femismo, movado, pozitiveco