Arkivoj de etikedoj: novliberalismo

Novliberalismo trompdevigis al ni batali la klimatan ŝanĝon kiel individuoj

2521

“Via lando bezonas VIN por recikligado.” – kampanjo, kiu imitas militajn enskribiĝvarbilojn por instigi al homoj recikligi.

Ĉi tio estas traduko de anglalingva artikolo de Guardian, verkita de Martin Lukacs. La ligiloj restas en la teksto, sed bedaŭrinde ili estas ligitaj al anglalingvaj fontoj. La artikolo estis origine publikigita la 17an de Julio, do la menciitaj datoj ne estas aktualaj.

Ĉu vi konsilus al iu svingi bantukojn en brulanta domo? Porti muŝmortigilon al pafbatalo? Tamen la konsiloj pri klimata ŝanĝo ne povus esti pli malkongruaj kun la karaktero de la krizo.

La retmesaĝo, kiun mi ricevis antaŭ semajno, proponis tridek ideojn por ‘verdigi’ mian oficejon: uzi reuzeblajn skribilojn, redekori per helaj farboj, ĉesi uzi la lifton.

Hejme, post anheladi sur la ŝtuparo, mi povus okupiĝi per aliaj ebloj: ŝanĝi la ampolojn, aĉeti lokajn legomojn, ekuzi ekologiajn aparatojn, meti sunpanelon sur la tegmenton.

Kaj studo publikigita ĵaŭde pretendis, ke ĝi malkovris la plej efikan metodon por batali klimatan ŝanĝon: mi povus ĵuri ne havi infanon.

Ĉi tiuj konvinkaj alvokoj al individua agado — en firmaaj reklamoj, lernejaj libroj, kaj la kampanjoj de ĉeffluaj mediaj grupoj, aparte en la okcidento — ŝajnas tiel naturaj, kiel la aero, kiun ni spiras. Sed lii povus apenaŭ esti pli misgvidaj.

Legi plu

Advertisements

1 komento

Enarkivita sub aktivismo