Arkivoj de etikedoj: podkasto

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj.

La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni ĉiuj esperas multe aktivi.

Poste Benita rakontas pri ŝia partopreno en IJK en Badaĥozo, kie ŝi estis unu el la trejnistoj kadre de la Eŭropa projekto Florigu Egalecon inter Junuloj. Tiu ĉi IJK certe estis grava el vidpunkto de egaleco, ne nur pro tiu ĉi sukcesa trejnado.

Krom pri la enkonduko de Aŭskulta Servo, pri la iom novstilaj nomŝildoj, pri intervjuo aperonta en Kern.punkto, kaj pri la graveco de genre neŭtraj necesejoj, ni ne povis ne komenti pri la okazaĵo rilata al akuzoj de seksa agreso dum la evento. Kvankam certe tio estis situacio bedaŭrinda kaj malfacila por ĉiuj la koncernitaj homoj, en la forta reago de la organizantoj kaj de TEJO ni volas vidi signon de kultura ŝanĝo ene de Esperantujo, kun pli da konscio pri la temo kaj malpli da rezisto paroli pri ĝi.

Kiel aktivistoj en la kampo de egaleco, ni ĝojas je ĉiu granda aŭ malgranda paŝo al ĝi. Manuela rakontas pri ŝia babilado kun Jonny M., kiu ŝanĝis frazon en sia kanto “Ni estas fortaj”, post kiam iu rimarkigis al li ke ĝi estis seksisma. Ĉiuj foje eraras, sed gravas agnoski la eraron, lerni, kaj ne ripeti ĝin en la estonto.

Parolante pri la estonto, ni invitas ĉiujn legantojn renkonti nin en la sekvaj aranĝoj, kiel KAEST, JES, aŭ malplej frue IJK2019, kaj babili kun ni! Ĝis tiam, vi povas kontakti nin per la kutimaj kanaloj.

Ĝis la venonta!

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, podkasto