Arkivoj de etikedoj: poezio

Poezia Angulo #4

Enhavaverto: homofobio 

Hodiaŭ ni prezentas al vi emociplenan tekston verkitan de Tiĥi, kiu trafe kaptas la sperton esti GLAT-a en socio kiu tion ne akceptas. 

Blato 

Mi ploras por mia neniam ekszistinta aliseksemo. Ĉi tiu afero fojfoje ŝajnas kiel pusa vundo, infekto sen fino. La Granda Bakterio formita de ilia malamo, iliaj mensogoj kun kiuj oni nutris min kaj trinkigis min kun acidiĝinta vino dirinte ke ĝi estas nektaro. Iliaj veroj mortigis mian homecon. Almenaŭ ili provis. Por ili mi estas nur blato. Ĉar al tiu aĉa kreaĵo estas permisita ekzisti nur for de rigardo, for de konscio. Ili diras: “Mi ne estas homofobo, sed…” Do, bone, mi estu la hida insekto! Eble nur la blato en mi tenas min viva. Eble ĝuste ĝi rifuzas senfortiĝi! Eble ĝuste pro tio mi transvivadas ĉiutage tiun nuklean militon en mi kaj kaoson kiu ĉirkaŭas min. Lasu ĝin ekzisti, tiun blaton, ĉar pro ĝi ankaŭ la homa parto en mi ankoraŭ transvivas. Bonvolu, prenu vian malamon, mi rifuzas esti io ajn krom homo! 

Tiĥi

2 komentoj

Enarkivita sub poezia angulo

Poezia Angulo #3 – Forstreka poezio

Kiel vi scias, ni multe agadis dum SES kaj IJK. En unu el niaj programeroj, Radikalaj Manartaĵoj, pluraj el ni decidis krei forstrekajn poemojn. Tiu fenomeno estas pli vaste konata sub la angla nomo “Blackout Poetry”. Mallonge, ĝi estas speco de poezio, en kiu oni prenas iun jam presitan materialon (ekz. ĵurnalon, revuon, faldfolion) kaj forstrekas vortojn, kreante poemon per la lasitaj vortoj. Pli detale vi povas legi pri tio ĉi tie. Ni havis iom strangan materialelekton por nia sesio – ĉiu krom unu de la ĉisemajnaj poemoj venas de faldfolioj de la Bahaa religio. Vi povas legi la poemojn sube, alklakante la bildojn por pligrandigi ilin, kune kun transskriboj.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub poezia angulo

Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter

Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto

La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin.

11134110_10155707474580657_4228207977083181569_o

Varbobildo de la evento

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, prezento

Poezia angulo #2 – du poemoj de Paulo Silas

Enhavavertoj por la poemoj: mencio de dikeco, mencio de generiloj.

Hodiaŭ ni prezentas al vi du poemojn de nia leganto kaj amiko Paŭlo Silas, el Brazilo. La unua troviĝas en ria retpaĝo, la dua estis verkita omaĝe al nia blogo Egalecen… koran dankon pro tiu ĉi ĉarma donaco! Pliajn poemojn pri samseksemeco verkitajn de Paŭlo vi povos trovi en ria blogo.

Egalaj

Vi estas maldika; vi, dika kaj vi, preskaŭ normala.
Mi estas nedika. Aŭ: nemaldika. Jes, laŭnatura.
Ni estas egalaj laŭ nia peso opresa.
Ĉu memestimopravigo?
Ja! Morgaŭ, mi vin memorigos, ke min vi ne forgesu.
Zorgigas min, ĉu mi forgesos morgaŭ vin memorigi!
Ni estas egalaj laŭ nia penso unudirekta.
Ĉu kunestadobezono?
Ŝi estas tricent monerojn bela. Ĉu vi aĉetos?
Ĉu li? bagatelo! Sed li havas fabrikeraron.
Egalaj laŭ em’ kvalifiki homojn kvazaŭ produktojn.
Ni estas egalaj
en nia peno esti malsamaj.

Longan vivon al Egalecen

En antaŭaj tempoj (ne multe foraj de ni),
kiam oni volis kolektive kunagi,
disponeblis poŝto, gazetoj, radistaci’.
Kiu povus tiam ekkonjekti, imagi,
ke la gravajn paperrevuojn nun malnovmodaj,
flankaj, akcesoraj
igus la interreta imperio?
Tempoj alimoraj.
Tempo de transformiĝo de socio.
Mi deziras al la blogo Egalecen,
ke ĝi kresku kiel la organ’ maldece!
(kia manko de pudoro…
min komprenu, blogaŭtoroj,
en blogo, kiu seriozajn temojn traktas!),
ke se mi versas ne laŭ la gvidlini’ redakta,
estas ĉar mi dum longa periodo bonkondutis.
Kiuj el vi neniam per la x-videoj ludis?
(ne demandu tiujn aferojn!
parolu pri pli agrablaj temoj)
o kej, kantu ni la Esperon.
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras GLAT-movado.
Samseksuloj logas per la tento.
Ni registru ĝin en bloga arto.

Komenti

Enarkivita sub poezia angulo

Poezia Angulo #1 – Duumeco

En Egalecen ni volas prezenti ne nur artikolojn al vi, sed ankaŭ pensigajn artaĵojn, kiuj rilatas al niaj celoj kaj ideoj. Ĉisemajne ni prezentas poemojn pri la temo ‘Duumeco’. La unua estas de Rolando Bonkorpa, unu el niaj kontribuantoj, kaj la postaj du de Jorge Camacho, konata verkisto en Esperantujo.

Enhavavertoj por la poemoj: seksumado, generilvortoj.

 

knab*o
ravis mian koron knabiĉo
havis belan pugon kaj piĉon
kaptis l’okulon bela knabin’
penetradis min ĝis noktofin’

– Rolando Bonkorpa

 

homgamo
internigrokajblanka
flukontinu’
interjinokajjanga.

 

tasko
poemojn, pentraĵojn, statuojn
verkitajn duale, duume,
ni re-spektu, reverku per gam-idiomo
novabruptalume.

– Jorge Camacho

3 komentoj

Enarkivita sub poezia angulo