Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte.
En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj de la kolektado estis laŭ kelkaj juraj opinioj kontraŭleĝaj. En tiu periodo la prezidento Kiska petis la konstitucian kortumon doni opinion pri la proponitaj demandoj, ĉar ne estas permesite okazigi referendumon pri homrajtaj demandoj. La kortumo malkonsentis kun unu el la proponitaj demandoj, kaj aprobis la aliajn tri. Tamen, la kialo por rifuzi la demandon ne estis ke ĝi estis homrajta – male, la kortumo konsideris neniun el la demandoj homrajta, kio ŝokis kaj maltrankviligis multajn fakulojn kaj la ĝeneralan publikon. Ĝi signifas ke la plimulto ekhavas la rajton decidi pri la rajtoj de minoritatoj kaj infanoj. Tamen la referendumo fine okazos kaj homoj esprimos siajn opiniojn per jes/ne respondoj al la jenaj demandoj:
1. Ĉu vi konsentas ke “geedziĝo” povu esti nomo nur por kuniĝo de unu viro kaj unu virino?
2. Ĉu vi konsentas ke paroj aŭ grupoj de la sama sekso ne rajtu adopti infanojn?
3. Ĉu vi konsentas ke lernejoj ne rajtu postuli partoprenon de infanoj ĉe la instruado pri seksa edukado aŭ eŭtanazio se iliaj gepatroj aŭ la infanoj mem ne konsentas kun la enhavo de la instruado?
La malaprobita demando cetere sonis jene: Ĉu vi konsentas ke neniu alia kunvivmaniero krom geedziĝo havu apartajn protekton, rajtojn kaj devojn, kiujn nun leĝe havas nur geedziĝo kaj geedzoj (ĉefe agnosko kaj registo de ĝi far aŭtoritatoj kiel kunvivado, la ebleco adpoti infanon far la dua geedzo de la gepatro)?
Multaj slovakoj tamen konsideras la demandojn diskriminaciaj kaj kontraŭhomrajtaj. Unu el politikaj partioj lanĉis kostan kampanjon kiu rekomendas nepartoprenon ĉe la referendumo, ĉar “partopreni ĝin kaj iel ajn respondi al la demandoj signifus agnoski ke la plimulto havas la rajton malrespekti kaj malestimi personan kaj familian vivon de la minoritato.”
Alia demando kiun eblas starigi estas kio entute estas la senco de la referendumo. Ĝi ja nenion ŝanĝos: nuntempe en Slovakio gejaj paroj rajtas nek geedziĝi, nek partneriĝi, nek adopti infanojn. Kaj eĉ ne estas granda ŝanco ke tio baldaŭ okazos, ĉar neniu el la grandaj politikaj partioj rekte batalas por ilia realigo. La referendumo do servas nur kiel iuspeca konfirmo de la nuna situacio. Ĝi ŝajne reagas al la evoluoj en aliaj landoj kaj iom post iom kreskanta toleremo en Slovakio, kiuj povus en la estonto gvidi al leĝaj ŝanĝoj.
La rezultoj de la referendumo tamen estos validaj nur okaze ke almenaŭ duono de la nacio partoprenos ĝin, kaj laŭ la nuna stato de la aferoj tio estas tre malverŝajna.
Enarkivita sub novaĵoj, politiko
Etikedita kiel GLAT, politiko, Slovakujo