Hodiaŭ Egalecen festas sian trian naskiĝtagon! Ĉijare ni reaktiviĝis kaj faris multajn novajn aferojn, ekzemple ni kritikis la movadon, analizis literaturon, iris al pli profundaj kaj nuancaj niveloj de teorio, kaj plej freŝe, lanĉis nian podkaston!
Krom niaj internaj projektoj, ni ankaŭ konektis multe pli kun eksteraj organizoj. Ni estis kerna parto de la temo programo por la 101a UK en Slovakio, kaj ankaŭ kongresumis ĉe la 72a IJK en Vroclavo. Krome, ĉijare ni kunlaboris kun Kontakto, kaj la 278a numero havas la temon ‘Genraj Perspektivo’, kune kun kelkaj niaj artikoloj. Ni tre ĝuis ĉi tiujn spertojn, kaj ni promesas al vi eĉ pli da artikoloj, videoj, prelegoj, diskutrondoj, ktp. por la venonta jaro!
Fine, ni volas danki VIN, la legantoj de nia blogo. Pro vi ni kreskis kaj plu kreskos! Viaj komentoj, diskonigoj, ŝatklakoj, kaj mesaĝoj ridetigas nin kaj plu motivas nian blogon. Se vi volas esti bona amiko, vi povas donaci al ni forme de kontribuo al la blogo, aŭ trovu Paulína kaj Manuela ĉe SES kaj aĉetu por ili drinkaĵon 😉
Dankon kaj ĝis nia kvara!