Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi.
Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi tiun ĉi problemon dum la IJF, mi ne deziris plendi aŭ diskuti pri malbonaj spertoj, sed pensigi pri kiel aktive krei pli agrablan medion por ĉiuj.
La diskuto komenciĝis per mallonga prezento de la agado de Egalecen: la blogo, kompreneble, sed ankaŭ la pluraj rimedoj publikigitaj, kaj niaj prelegoj, trejnadoj, diskutrondoj gviditaj en la pastintaj jaroj, dum pluraj E-aranĝoj. Alia kampo, en kiu ni foje agis, estis organizado aŭ kunlaboro al organizado de la tiel nomataj “kontraŭdiskriminaciaj teamoj“,”teamoj kontraŭ molesto”, aŭ simile. Por tiuj, kiuj ne konas tion, temas pri sistemo, kiu jam funkciis en aliaj eventoj, alportita en Esperantujo nur antaŭnelonge, en kiu estas homoj kun la tasko kontroli pri sekureco kaj bonfarto de partoprenantoj el malavantaĝigitaj kategorioj/grupoj. Kutime ili estas je dispono de la partoprenantoj, kiuj povas kontakti ilin okaze de epizodoj de diskriminacio aŭ molesto, kaj ili povas interveni diversmaniere por subteni la viktimojn kaj alfronti la
“kulpulon”. Aldone al tiaj teamoj, foje eventoj havas regularon kontraŭ diskriminacio kaj molesto, kiu priskribas kiel bone konduti unu al la alia, kaj kiuj agoj ne estos tolerataj dum la evento.
En Esperantujo la provoj enkonduki tiajn sistemojn renkontis kelkajn rezistojn. Ekzemple aperis la difino “feminisma polico” por primoki ilin. Kelkaj argumentoj baziĝas sur la naiva ideo ke Esperantujo estas jam tre tolerema kaj sekura medio, kaj tiaj sistemoj ne estas bezonataj… male, ili povus esti malbona reklamo por la eventoj, timigante novulojn.
Eble la rezisto fontas parte el la nomoj uzitaj, kiuj havas implicitan negativan nuancon… tiam alia nomo proponita estis “teamoj/regularoj pri atentema kunestado”.
Parolante pri novuloj, Esperantujo jam havas la tradician sistemon de “anĝeloj”, kiuj helpas ilin dum kelkaj E-renkontiĝoj, por solvi malfacilaĵojn rilatajn al la lingvo, al la kompreno de la E-kulturo, k.s. Zorgi pri la bonfarto de la novuloj estas tre aprecinda afero, sed ili ne estas homogena kategorio kun samaj bezonoj, kaj por ili ne ekzistas nur problemoj rilataj al lingvo kaj integriĝo en la E-kulturo. Kiom da “anĝeloj” havas taŭgajn konojn kaj personajn ecojn por reagi al seksĝenado, helpi al handikapulo, interveni en kazo de konflikto, ktp? Krome, kial tia zorgo pri bonfarto estu fokusita nur, au ĉefe, al la novuloj? Kial ne disvastigi ĝin al ĉiuj? Kaj kial ne dediĉi pli da energio en Esperantujo por batali kaj preventi diversajn specojn da mistraktado, kiuj okazas ankau en ĝi, anstataŭ ol malvidebligi ilin, aŭ igi ilin tabua temo?
La diskuto dum IJF ekis de tiuj ĉi konsideroj kaj demandoj, kaj pludaŭrigis helpe de du etaj ekzercoj, kiuj estis proponitaj al la grupo:
- Provu elpensi “anĝelan nomon” por vi mem, kiu priskribu iun vian bonan econ, per kiu vi kapablas helpi aliulojn kaj igi ilin farti bone.
- Provu memori kaj rakonti okazaĵon, kiam dum E-aranĝo vi fartis (pli) bone danke al interveno de aliulo.
Ni tiel malkovris ke ĉiuj havas siajn “anĝelajn povojn”, ke ĉiuj etaj agoj valoras, ke ne nepre necesas esti organizanto, aŭ membro de kontraŭdiskriminacia teamo, por kontribui al atentema kunestado. Oficialaj kaj strukturitaj iniciatoj havas certe sian gravecon, sed valoras ankaŭ labori al kreado de ĝenerala kulturo, kie ĉiuj – aŭ almenaŭ la plejmulto – havu senton de komuna respondeco. Gravas ke plejeble multaj homoj ekkonsciu pri sia propra influpovo, kaj samtempe edukiĝu kaj trejniĝu pri la temoj de diskriminacio, inkluziveco, konsento, egala komunikado, ktp., por povi pli efike kontribui al pli bona Esperantujo por ĉiuj.
Fine, mi volas diri ke mi estis tre kontenta pri la intensa kaj esperiga babilado dum tiu ĉi programero, kaj volas danki ĉiujn kiuj, kun granda atento kaj pozitiva spirito, partoprenis ĝin. Ĝis la venonta!