Arkivoj de etikedoj: pronomoj

Kial iĝi riisto

Antaŭatentigo: Ĉi tiu artikolo tute ne temas pri “lingvistikaj” argumentoj, t.e. kio estas pli facila, pli natura kaj simile. Tiujn mi prifajfas.

Ĝis nun mi ne sukcesis entusiasmiĝi pri riismo. Mi sciis ke ĝi ekzistas, aŭdis la argumentojn kaj kontraŭargumentojn, kaj tie la afero finiĝis por mi. Mi ne estis kontraŭ, sed mi ne vidis bonan kialon por mem riistiĝi.

Tio estas ĉar mi erare pensis ke la sola maniero en kiu riismo subtenas egalecon temas pri egaleco de viroj kaj virinoj – aŭ mi prefere diru: de inoj kaj iĉoj (ekde nun mi skribas riisme). Mi tiam komprenis ke la nuraj du celoj de riismo estu ke:

  1. se oni parolas pri homo en la tria persono, ne gravu ĉu la homo estas ino aŭ iĉo (la celo de “ri”)
  2. ne estu tiel ke la iĉa formo estu baza kaj la ina formo derivita, kio sugestus ke iĉoj pli gravas (la celo de “-iĉ-)

Mi ege subtenas egalecon de inoj kaj iĉoj, sed tamen ĉi tiu kialo ne sufiĉis por konvinki min. Kio do ja konvinkis min? Estis pensoj pri homoj kies genra identeco estas alia ol ina aŭ iĉa, kaj pri homoj kies seksa orientiĝo ne estas aliseksema. Mi legis plurajn artikolojn en la angla pri tio kiel neŭtraligi nian anglalingvan paroladon tiel ke ĝi ne ekskluzivu tiujn homojn, ke ĝi ne supozu ke ĉiu estas aliseksema kaj aŭ ina aŭ iĉa. Mi ekkonsciis ke tio estas VERE GRAVA en ĉiu lingvo kaj ke mi volegas ekparoli tiel ke mi neniun ekskluzivu. En Esperanto, riismo povas helpi tiun celon. Lasu min ilustri kion mi celas per kelkaj ekzemploj.

Unua situacio: Vi parolas kun amiko, ekscias ke ri estas en amrilato, kaj volas demandi pri ria koramiko. Se vi demandas ekzemple “Kiel li/ŝi (via koramiko/koramikino) nomiĝas?”, vi havas antaŭsupozon pri la seksa orientiĝo de la koncernaj homoj. Imagu kiel sentas sin ekzemple iĉo kiu havas koramikiĉon kaj ricevas demandon pri “ŝi” aŭ pri sia “koramikino”. Ĉu ri devas respondi “Hmmm… fakte estas ne ŝi, sed li”? Povas esti embarase kaj malkomforte por vi ambaŭ. Sed per uzi na ri, vi antaŭsupozas nenion kaj do en iu nivelo sciigas vian kunparolanton ke vi akceptas ajnan seksan orientiĝon.

Tiaj problemoj povas okazi ne nur kiam oni parolas pri koramikoj, sed ankaŭ pri aliaj familianoj. Dua situacio: Vi parolas pri “gepatroj”. La esprimo “gepatroj” supozas ke ĉiu homo havas unu patrinon kaj unu patriĉon. Kaj tio ne estas realeco. Kio se via amiko havas du patrinojn? Nia lingvouzo devas inkluzivi ĉiujn specojn de familioj, do pli akcepteme estas demandi pri “patroj” (kompreneble en la riisma, neŭtrala senco). Kaj la samo evidente validas pri geavoj, geonkloj, geedzoj ktp.

Tria situacio: Eble iu el la homoj pri kiuj vi parolas ne volas esti perceptata, kaj do nomata, kiel ino aŭ iĉo. Ne ĉiuj homoj identiĝas kun unu el tiuj ĉi du genroj, kelkaj eble sentas sin kiel ambaŭ, aŭ kiel nek nek, aŭ foje tiel foje tiel, aŭ kiel io alia. Jes, ekzistas pli ol nur du genroj, kaj la pronomo ri povas helpi al ni speguligi tiun realecon en nia lingvouzo. Ne miskomprenu: jam la origina ideo kiun mi jam menciis, ke ina aŭ iĉa genro ne estu la plej grava kriterio laŭ kiu ni skatoligas homojn, estas treege relevanta. Sed la fakto ke la du skatoloj ne ekzistas estas ankoraŭ plia kialo.

Do, mi esperas ke la supraj ekzemploj pensigis kaj komprenigis vin, kaj ke eĉ se vi decidos ne paroli riisme, vi trovos aliajn manierojn kiel per via lingvouzo konsideri ĉiun kaj ne nei la ekziston de ajna minoritata grupo. Se vi havas tiajn proponojn, bonvolu kundividi ilin! Krome, mi ŝatus peti la spertajn riistojn korekti min se mi ion fuŝis – ĉi tiu artikolo estas mia tutunua provo skribi riisme, do povas okazi. Ho, mi scivolas kiel mi alkutimiĝos al ĉi tio!

12 komentoj

Enarkivita sub lingvo