Arkivoj de etikedoj: rasismo

Sklavkomerco kaj statuoj

Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono. Tio eble ŝajnas avangarda formo por artikolo, sed multaj bonaj ideoj kaj diskutoj disvastiĝas en Twitter, kiuj ofte estas artikoligindaj. La originajn pepojn vi povas legi ĉi tie.

Bussa_statue.png

Estas nia unua tago en Barbado kaj ni preterveturis ĉi tiun statuon (bildo maldekstre) tri fojojn. Mi neniam vidis ion ajn kiel tio.

Ĝi simbolas la rompon de katenoj. Reprezento de Bussa, kiu gvidis ribelon kontraŭ sklaveco en 1816. Sklaveco estis aboliciita tie baldaŭ poste. Oni elstare prezentas la statuon. Mi vidis ĝin tri fojojn la unuan tagon, kiam mi estis tie. Kaj mi konsciis, ke mi neniam vidis ion ajn kiel tio en Usono.

Legi plu

1 komento

Enarkivita sub aktivismo

Parizo – en kunteksto

Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto

parisMia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la gazeto kiun mi legas. Gravaj politikistoj ne esprimas sin rilate al ĝi. Ah, kaj revenante ankoraŭ al sociaj medioj, Bejruto evidente ne havas la butonon ”markiĝi-kiel-en-ordo” kiun havas Parizo, nek ekvivalenton de la ebleco igi profilbildojn franca flago. Kial ekzistas tia ĉi diferenco en nia traktado de la du okazaĵoj? Unufraze, pro la malegaleco de povo kiu ekzistas en la mondo kaj kiu igas blankulojn kaj okcidentanojn pli gravaj, pli valoraj ol la cetero de la mondo.

Kompreneble, Bejruto estas nur unu ekzemplo. Temas ne nur pri ĝi sed ankaŭ pri amaso de ĉiutagaj tragedioj en multegaj lokoj en la tuta mondo – en Sirio, en aliaj lokoj en Mezoriento kaj Afriko (ekzemple Boko Haram en Kameruno, Niĝero, Ĉado) kiuj spertas militojn, kaj ankaŭ ĉie kie troviĝas rifuĝintoj. Estas absolute hipokrite konsideri tragedion en Parizo kiel io tutmonda, dum la konstantaj tragedioj kontraŭ neblankaj homoj ekster la okcidento restas nur io regiona, tute normaligitaj kaj do plejparte ignoritaj.

Krome, la homgrupo pri kies sekureco kaj bonfarto ni devus plej zorgi rilate al Parizo estas ĝuste islamanoj kaj homoj perceptataj kiel islamanoj – kaj tiuj kiuj troviĝas en Eŭropo (interalie rifuĝintoj, sed ne nur), kaj tiuj en la resto de la mondo. Mi certas ke Parizo havos (kaj jam komencas havi) kruelajn konsekvencoj por ĉi tiu jam nun malprivilegiita grupo, ke la vorto Parizo estos uzata por instigi kaj pravigi multajn perfortajn agojn.

Do, pensu kaj preĝu ne nur pri Parizo, sed ankaŭ pri lokoj ekster la okcidento kaj neblankaj homoj en la tuta mondo, kiuj bezonas tion precize sammulte.

1 komento

Enarkivita sub aktuale

Kulturoj ne estas kostumoj!

Enhavavertoj: rasismo, kultura alproprigado, blackface

Baldaŭ estos haloveno, tre mojosa festo, sed ne sena je problemoj. Pasintjare ni skribis pri la fenomeno de ‘seksumallogaj’ kostumoj kaj la hontigado, kiu okazas tiurilate. Sed estas alia kampo, kie homoj (foje nescie) fuŝas per halovenaj kostumoj: rasismo. Temas pri tio, ke iuj ŝatas porti kulturojn kaj rasojn kiel kostumojn, sen vere pensi pri la konsekvencoj de tio.

Tial ni decidis prezenti videon al vi de Kat Blaque, jutubisto kiu ofte parolas pri tiaj temoj, subtekstigita en Esperanto. Klaku la suban bildon por spekti ĉe Amara. La video estas iom malnova, tamen ankoraŭ ege spektinda. Estas iom da varbado ĉe la komenco, sed la vera enhavo komenciĝas ne tro multe post tio.

maxresdefault

Do fine ni ŝatus demandi al vi: kion vi surmetos por haloveno ĉijare? Espereble la video helpis al vi eviti malbonan elekton, se tio estis ebleco! Ni atendas viajn komentojn 🙂

7 komentoj

Enarkivita sub rasismo, video

Kiel helpi pri la rifuĝinta krizo

Ne eblas ne scii pri la nuntempaj novaĵoj pri rifuĝintoj. Plejparte de orienta Afriko kaj Afganio, ili vojaĝas al diversaj eŭropaj landoj, fuĝante militon kaj subpremadon en siaj hejmlandoj. Nun pli ol iam ajn homoj ĝenerale konsciiĝas pri rifuĝintoj, sed estas granda ŝanco, ke multaj homoj simple tristumos legante la novaĵojn kaj poste rekomencos ignori la situacion. Tial ni decidis kolekti kelkajn konsilojn, pri kiel vi povas helpi. Ni volonte akceptos pliajn konsilojn en la komentejo.

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Rifiĝintoj dormante sur planko en trajnstacidomo Keleti de Budapeŝto. Foto de Michael Gubi.

 

Informiĝu pri la faktoj

Por eviti misgvidiĝi de fipolitikistoj kaj amaskomunikiloj, endas iom esploradi kaj lerni la faktojn. Ekzemplo de tio estas, ke multaj britoj panikas pri la ‘migranta svarmo’, kiu venas al la lando sen scii, ke fakte nur 4% de la azilpetantoj de Eŭropo celas Brition. Alia flanko de ĉi tiu punkto estas agnoski la rolon de koloniismo en ĉi tiu situacio.  Oni ne pensu pri eŭropanoj kiel ‘savantoj’ de la viktimoj, ĉar la riĉeco kaj sekureco, kiujn ili ĝuas, tre ofte estas rezulto de historiaj agoj de alproprigo kaj perforto kontraŭ aliaj etnoj. Tio dependas de la lando, sed ekzemple Britio mem tre kulpas pri la milito en Sirio, kiun ĝi hejtas pro komercaj kialoj. Tiurilate eŭropanoj ne ‘kompatu’ la rifuĝintojn, sed agu en solidareco kun ili, rigardante kaj kritikante ankaŭ la politikajn strukturojn, kiuj ebligas la nuntempan situacion.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo

“Policano en Ukrainio diris, ke li arestas min pro mia nigreco. Mi aprezis tion.”

Enhavaverto: rasismo, polica perforto.

Esti nigrulo en Ukrainio montris al mi ĉio, kio malĝustas pri raso en Usono.

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la jena artikolo el la angla. Ĝi origine estis verkita de Terrell Jermaine Starr. Estas kelkaj ligiloj al anglalingvaj retpaĝoj en la origina teksto.

Mi estis jam senhejma – nescia viktimo de domdiskriminacio – kiam mia aviadilo surteriĝis ĉe Kijivo, Ukrainio dum la somero de 2009. Mi vojaĝis per Fulbright-subvencio por esplori pri la vivoj de durasaj ukrainoj, kaj mi antaŭĝojis ekscii, pri kiel la slava lando povus estigi denaskajn ukrainojn, kiuj aspektis kiel mi, juna nigrulo el Detrojto. Loka nemoveblaĵisto promesis al mi antaŭ pluraj monatoj firmigi apartamenton por mi antaŭ mia alveno. Mi taksiis de la flughaveno por renkonti lin. Portante varman, larĝan rideton, Sergei etendis la manon kaj bonvenigis min. Tiam li klarigis, kial lia apartamentserĉado malsukcesis: “Via haŭtkoloro kaŭzis al ni multajn problemojn.”

Sergei klarigis, ke li vokis nombrajn dommastrojn, dirante ke usonano volas lui apartamenton. Li pensis, ke emfazi mian usonanecon rapidigos la luprocedon. Sed kiam dommastro demandis, ĉu mi estas nigra, Sergei devis malkaŝi mian rason – kaj la konversacio rapide finiĝis. Ni pasigis horojn tiutage vizitante apartamentojn tra Kijivo. Ĉiufoje, la dommastro rifuzis luigi al mi – ĝis ni finfine renkontis unu agrablan dommastron ĝuste tiam, kiam la suno komencis subiri. Mia enkonduko al rasismo en orienta Eŭropo venis severe kaj subite. Dum miaj postaj 18 monatoj en Ukrainio, raso restis konstanta obstaklo al kutima vivo kaj interagoj kun ukrainoj. Certe, nigra haŭto kreas barilojn ankaŭ en Usono. Ĉi tie, rasismo sisteme – sed kutime kaŝe – malpermesas al afrikdevenaj usonanoj ĝui ĉiujn liberecojn, kiujn oni donas al blankuloj. Sed rasismo en Ukrainio estis multe pli abrupta – ĉiam rekta, senpudora kaj nekaŝita. Mi neniam devis diveni, ĉu ies diraĵoj enhavis rasismajn submesaĝojn aŭ ĉu haltigo de policano estis pro antaŭjuĝo. Ukrainoj ĉiam sciigis al mi, kian rilaton mi havas kun ili, ĉu bonan ĉu malbonan. Kaj mi aprezis tion. Mia alkutimiĝo al la orienteŭropa tipo de rasismo ne tuj estiĝis. Mi pasigis la unuajn ses semajnojn en Ukrainio simple kutimiĝante al la plej ekstremaj formoj de kontraŭnigrula malamo. Foje mi trafis junajn virojn vestitajn per nigraj ĉemizoj kaj Doc Martin-ŝuoj, kiuj faris la Nazisaluton miadirekte. Alifoje mia haŭtkoloro allogis malferman scivolemon kaj tiom superverŝan afablecon, ke mi demandis al mi, ĉu oni kredas min famulo. (Foje tio ja okazis. Dum vizito na Kartvelio, kelkaj loĝantoj kredis min esti Allen Iverson, kaj oni petis al mi kunfotiĝi 80 fojojn dum du tagoj.)

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub rasismo

Pluraneco

En diskutoj pri socia justeco anglalingve oni ofte uzas la vorton ‘intersectionality’. Ĉikadre ĝi aludas la aferon, ke, kvankam en kutima diskutado oni emas individue kaj aparte pritrakti la konceptojn de raso, genro, seksuma orientiĝo* ktp., tiuj identecoj kaj grupapartenoj ja estas plure haveblaj, kaj la interkruciĝo de tiuj homaspektoj donas unikajn vivspertojn al ĉiuj. Mi uzos tradukon Esperantan ‘pluraneco’, ĉar ĝi temas pri aneco en pluraj el tiuj grupoj.

Do kial pluraneco gravas kaj diskuntindas? Unue, la apartigema diskutmaniero, kiun mi menciis supre, povas esti damaĝa. Ekzemple, multaj homoj nomas la movadon pri egalaj rajtoj por samseksemuloj la ‘nova movado pri civilaj rajtoj’, t.e. komparante ĝin rekte al la dudekjarcenta lukto por liberigo kaj egaligo de nigruloj. Ignorante la klarajn malsamecojn inter raso kaj seksuma orientiĝo, necesas memori, ke eblas esti kaj nigrulo kaj gejo aŭ lesbo (aŭ eĉ ambaŭseksemulo – la ignorado kaj forviŝado de ambaŭseksemuloj estas alia grava temo). Kaj fakte, pli da malblankuloj identas sin kiel GLATanoj ol blankuloj, kvankam la reganta komunikilaspektigo de GLATuloj estas blankula kaj riĉa. Nur pere de diskuto de la pluraneco de nigrulaj gejoj kaj lesboj ni povas eviti tiajn miskonceptojn.

Due, aparteno al pluraj subpremataj grupoj forte influas la socian percepton de oni, kaj oniajn vivspertojn. Esti blankulino kaj esti nigrulino estas du tute apartaj aferoj. Mi sekvas multajn nigrulinojn en Twitter kiuj pepas pri rastemoj, kaj mi per ili multege lernis pri kaj seksismo kaj rasismo – aferojn, kiujn mi ne povintus lerni simple de ekz. nigrulaj viroj kaj blankulaj virinoj. Estas tre trafa profilpriskribo de unu el ĉi tiuj sekvatoj – ‘Mi aŭdacas esti kaj nigrulo kaj ino’. Al nigrulinoj estas certaj stereotipoj pri disputemo, parolmaniero, ŝminkaĵoj ktp. – denove, aferoj, kiujn oni ne rimarkus se oni lernus pri feminismo nur de blankulinoj.

Trie, malmuntante la binariecon de la supre priparolitaj identecoj, pluraneco ebligas al ni pli profunde kompreni tiujn identecojn je flua skalo. Ekzemple, kolorismo (‘colourism’) agnoskas, ke malblankuloj ne ĉiuj spertas diskriminacion samgrade, sed ke plejparte rasa diskriminacio funkcias laŭ nigreco de la haŭto. Mi ne volas diri ‘ju pli nigra, des pli subpremata’, ĉar tio estus same reduktema kiel la pensmanieroj kiujn mi kritikas, sed meksikdevena usonano ne spertos la saman diskriminacion kiel afrikdevena usonano.

Kvare, tra pluraneco oni povas vidi, ke oni povas esti samtempe subpremata minoritato kaj samtempe sufiĉe privilegia. Kvankam mi estas gejo, mi tamen estas blankulo kaj viro, kaj pro tiuj du lastaj aferoj mi havas multe da privilegio. Estas grave agnoski proprajn privilegiojn, ĝuste kiel estas grave agnoski kiel kaj kiom aliaj estas subpremataj.

Fine, mi pensas ke kompreno na pluraneco estas nepra por esti ideologie antaŭenpensa esperantisto. Se ni kiel esperantistoj volas vere atingi globan pacon kaj interkompreniĝon, ni devas fari pli ol simpli kanti la himnon kaj partopreni internaciajn renkontiĝojn. Ni okupiĝu pri sinedukado ĉirkaŭ ĉi tiuj temoj, por ke ni povu klare kaj klere koni la sociajn problemojn kaj agi lerte kaj efike.

 

*Oni diris al mi, ke ĉi tio estas iomete nekutima lingvouzo, kaj oni emas pli diri ‘seksa’. Tamen, laŭ mi estas gravas diferenco inter ‘seksa’ kaj ‘seksuma’, t.e. ‘rilate al seksoj’ kaj ‘rilate al genropreferencoj je seksumado’, kiu aparte gravas havi en ĉi tia blogo.

2 komentoj

Enarkivita sub edukado