Arkivoj de etikedoj: seksĝenado

Ĉi tiu ĉina feministo volas esti la unua malferme lesba advokato, kaj polica ĝenado ne ĉesigos rin

Enhavavertoj: mencioj de policdemandado, torturo, batado de infanoj/virinoj, lesbofobio.

Ĉi tio estas traduko de angla artikolo de The Washington Post, legebla ĉi tie.

Spronata de la subteno, kiun ri ricevis kaj en- kaj eksterlande, unu el la ĉefaj feminismaj aktivistoj de Ĉinio ĵuris daŭrigi batali por inaj rajtoj post ria liberigo de internigado pasintsemajne, malgraŭ ĝenado de la polico.

China_Woman_Activist-0ce39Li Tingting, 25-jaraĝa, lesba aktivisto pri inaj rajtoj, estas verŝajne la plej eminenta el la kvin inoj, kiuj estis internigitaj dum frua Marto pro planado distribui glumarkojn ĉe busstacidomoj por pliigi konscion pri seksĝenado en publika transporto. Internigitaj dum 37 tagoj, ili kvin estis liberigitaj la 13an de Aprilo post mondskala admono, sed restas enketataj. Oni postulis al ili regule raporti al la polico, ne eliri de siaj hejmurboj kaj ne paroli al ĵurnalistoj.

Sed Li, en parolo kun The Washington Post (usona gazeto), diris, ke ri estas rezoluta, ne nur trudi al la registaro forlasi la aferon pri ri, sed ankaŭ daŭrigi sian barakton por ina justeco en Ĉinio.

Ri ankaŭ parolis malferme pri sia suferado dum la internigo, kiel la premo kaŭzis streĉon ene de ria familio, kaj pri kiel ri eĉ komencis dubi sin mem post 10 tagoj da angoriga policdemandado.

“La publiko pli klare scias nun, pri kiuj estas la feministoj, kaj kion ili faras,” ri skribis. “Kio okazis al ni montris la realecon al la mondo, la veran flankon de Ĉinio. Multaj homoj ekster la lando pensis, ke genroegaleco ne estas problemo en Ĉinio. Ili estis figviditaj de registara propagando, inkluzive la prelegon de Mao, kiu diras, ke inoj suprentenas duonon de la ĉielo, sed nun ili eksciis, pri kiel Ĉinio vere estas.”

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo

Kontraŭdiskriminacia teamo helpos haltigi seksĝenadon en Esperantujo

Enhavaverto: seksĝenado.

La Novjaro rapide proksimiĝas, kaj kun ĝi ankaŭ unu el la plej grandaj junularaj renkontiĝoj, JES. De kelkaj sociretejaj anoncoj mi eksciis ke en la ĉijara JES nin atendas interesa novaĵo – nome, funkcios tie tielnomata kontraŭdiskriminacia teamo. Ni volis scii pli, do ni petis na Tabea, kiu respondecas pri la teamo, respondi kelkajn demandojn pri ĝi kaj pri kial ĝi bezontas.

Bonvolu klarigi kio estas la kontraŭdiskriminacia teamo.

La kontraŭdiskriminacia teamo konsistos de volontuloj adreseblaj kaze de seksĝenado, perforto aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo. Ni provos solvi la konfliktojn en la rolo de eksteraj interuloj, kiuj povas atentigi la ofendantulon pri ria agado, forigi malkomprenojn kaj subteni la viktimon en diskuto kaj kun la emocia prilaborado de la okazo. Krome nia teamo estos helpema en kazoj de kvereloj aŭ simple se iu bezonas aŭskulteman homon pri rompitaj koroj, nostalgio aŭ alia malfeliĉo. Ni tiel celas kunkrei pli komfortan, sekuran kaj liberan etoson ĉe esperantaj aranĝoj!

De kie vi inspiriĝis?

Mi iam en grupo diskutis la problemon de seksĝenado en esperantujo. Mia tiama koramikino pro tia kialo sin sentis vere malkomforta ĉe pasinta renkontiĝo kaj iu menciis, ke de ie ri aŭdis pri la koncepto “Awareness Team” de neesperantaj eventoj. Mi decidis realigi tion ankaŭ en esperantujo.

Kial vi pensas ke io tia necesas en esperantaj kongresoj? Ĉu vi ne timas ke la ekzisto de la teamo povas krei malbonajn antaŭjuĝojn, t.e. ke la partoprenantoj kredos la aranĝon esti pli malsekura ol ĝi vere estas?

Esperantistoj certe estas tre speciala grupo en multaj aspektoj. Tamen ni ĉiuj estas homoj, kaj ankaŭ ĉe ni povas esti – kaj estas – reproduktataj malbonaj kondutmanieroj kaj potencstrukturoj de niaj socioj. Mi jam mem spertis seksĝenadon kaj perforton de esperantistoj kaj de multaj – precipe inoj* – aŭdis pri kompareblaj problemoj. Gravas ke ni ne ignoru la fakton, ke ankaŭ ĉe niaj aranĝoj seksismo, diskriminacio kaj ignoremeco ekzistas. Gravas, ke ni faru ion por ŝanĝi tiun fakton. Dum la pasintaj du semajnoj, post anonco de la teamo mi jam ricevis multe da pozitivaj reagoj. Mi do pensas, ke la ekzisto de la teamo ne estos miskomprenata, sed vidata kiel garantio por pli da sekureco.

Kiaj problemoj okazadas dum kongresoj?

Tro ofte mi jam spertis, ke ĉe esperantaj aranĝoj iu partoprenanto daŭre sekvas alian, alparolas, komplimentas rin kaj eĉ ripete proponas seksumadon – sen konscii, ke la alparolata sentas sin malkomforta kaj ĝenata. Por la sekvata persono tio signifas grandan streĉon, tamen ri ofte ne aŭdacas aŭ sukcesas sufiĉe klare esprimi rian malplaĉon. Tiuj formoj de seksĝenado povas eĉ fojfoje konduki al fizika seksmolesto aŭ seksperforto. Ankaŭ aŭdeblas diskriminaciaj rimarkoj kaj sufiĉe dolorigaj opinioj aŭ fivortoj. Fojfoje la ofendatulo sentas, ke ri ne havas la ŝancon aŭ energion klarigi la dolorigan potencon de tiaj vortoj al la ofendanto.

Kelkaj homoj diros, ke plenkreskaj esperantistoj mem solvu siajn kverelojn kaj problemetojn.

En niaj socioj ekzistas mekanismoj por silentigi diskutojn pri tiaj aferoj. Ofendantoj malkonfesas sian kulpon, ofte la komunumo subtenas la ofendantojn, eble ĉar la homoj ne volas kredi ke en ilia ĉirkaŭaĵo povas okazi malagrablaj situacioj, aŭ ĉar ili emas eviti konflikton kun la ofendanto. Finfine viktimoj estas eĉ akuzataj ke ili troigasestas “ĉiesulinoj” kaj do mem provokis la moleston. Akuzo de la viktimo (angle “victim blaming”) estas fundamente malĝusta – por seksa molesto kulpas sole la molestanto mem. Pro tia tendenco estas komplika kaj emocie streĉiga por viktimoj mem solvi kelkajn problemojn kun siaj ofentantoj. Por ni kiel eksteraj homoj povas esti pli facila alparoli la ofendantojn pri ilia konduto. Krome diversaj membroj de la teamo havas diversajn privilegojn, ekz. de esti cisuloj, aliseksemaj, blankuloj, iĉoj* ktp. kaj pro tio ili en diversaj situacioj estas perceptataj pli serioze, aŭtoritataj ktp. Sciante pri tia fakto ni povas senteme uzi ĝin al ĉies uzo.

Kio estas viaj atendoj?

Mi memkompreneble esperas, ke ni ne havos multe da laboro. Eble jam la ekzisto de la teamo atentigos pri la problemoj kaj pensigos la partoprenantojn pri ilia konduto. En kazoj, en kiuj nia helpo estos bezonata kaj petata, mi esperas, ke ni povos solvi la konfliktojn al ĉies kontentigo. Plej grava por tio certe estos forigo de miskomprenoj.

Ĉu vi daŭre serĉas volontulojn? Kiaj homoj tio estu?

Ni momente estas sep homoj. Pri tio mi ege ĝojas kaj pensas, ke tio jam estas tre bona nombro de tre kapablaj homoj. Tamen, se iu ankoraŭ emas subteni la teamon, estas kunsentema, helpema kaj kuraĝema kaj certe partoprenos la Junularan E-Semajnon, ri bonvole skribu al mi ĝis la 07.12.2014. Ankaŭ por ideoj, opinioj kaj konsiloj mi estos dankema!

*aŭ perceptataj kiel

1 komento

Enarkivita sub aktivismo