Arkivoj de etikedoj: seksumado

Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado

De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie.

foto Jen Yu

Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste.

Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj amaskomunikiloj. En ĉi tiu artikolo vi trovos kelkajn procedojn, kiuj eble helpu vin pensi pri kaj alproksimiĝi al ĉi tiu malfacila sperto kun iom pli da memfido kaj komforto.

1. Ekkonu viajn limojn kaj komuniku pri ili

Kelkaj el viaj korpopartoj eble estos nealireblaj al aliuloj dum iom da tempo, kaj tio estas tute en ordo. Prenu tempon por ekkompreni vian propran komforteco-nivelon.

Kelkaj limoj eble ŝanĝiĝos depende de via momenta mensa stato. Komprenu ke dum tagoj, kiam vi sentas vin pli laca, angora, aŭ vundebla, via komforto-zono povus esti pli limigita.

2. Elektu partneron al kiu vi konfidas.

Ĉu tiu ĉi persono scias kiam vi sentas vin nekomforta? Ĉu ri konscias ke la manko de “ne” ne signifas “jes”? Ĉu vi sentas vin komforta klarigi al ri kio estas ene de via komforto-zono? Vi ne devas rakonti al ri kio okazis rilate al pasinta mistraktado, sed ri komprenu ke ri ne elprovu viajn limojn.

Estigu “sekurecan vorton” — kaj ne hezitu uzi ĝin. La vorto estu nerilata al la ago, do ĝi estu komprenita sendepende de via tono. Anstataŭ “ne” aŭ “ĉesu,” provu ion kiel “Tetris” aŭ “frambo”.

3. Kreu senstreĉan etoson.

Elektu lokon kiu sentigas vin bone, kaj estigu animstaton kiu estas bona por vi. Malstreĉiga ludlisto da muziko povus helpi.

Uzu specon de protektilo kiu donos al vi plej multe da mensa paco. Priparolu ĝin kun via partnero, se ĝi estas protektilo kiu por funkcii necesigas al ri mem agi.

Sciu ke vi ne devas daŭrigi ajnan seksuman agon, sendepende de tio, kiom progresinta je tiu ago vi estas.

4. Konsciu ke bona partnero ne trudas sin al vi. Neniam.

Bona partnero atendos ĝis vi estos preta, kaj se ne, ri ne estas la ĝusta persono por vi. Vi neniam sentu devon engaĝi vin emocie aŭ fari ion ajn korpan kun iu ajn.

Samtempe, akceptu ke via partnero havas sian propran personan historion enirante en tiun ĉi sperton. Io kio povas esti en ordo por vi, povus esti ĉagrena por ri, do strebu esti konscia ankaŭ pri riaj limoj, kaj ne nur fokusiĝu pri vi mem.

5. Ne provu “simple trairi.”

Rekomenci intimecon post traŭmato estas defia kaj povas bezonigi tempon. Ĉi tio povas esti frusta, sed hasti rekomenci “normalajn” kutimojn aŭ konduton povas konduki al pli da emocia damaĝo. La procezo eble ŝajnos pli kiel “unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen” ol rekta linio— sed ankaŭ tio estas en ordo.

6. Via reago ne minimumigas vian sperton.

Emocioj eble ne trafos vin ĝis post kelkaj tagoj, semajnoj, aŭ eĉ monatoj poste. Sciu ke vi ne estas sola. Provu estigi subtenan sistemon kiun vi povas uzadi ne spertante ajnan juĝon: amikon, familianon, terapiiston, aŭ eĉ tekstan aŭ netekstan telefonan helpservon.

Kromaj rimedoj:

Hot Peach Pages proponas mistraktadan helpan informon en 110 lingvoj, kaj internacian dosierujon de mistraktadaj helposervoj por ĉiu lando en la mondo.

Se vi loĝas en Usono, RAINN  organizas la National Sexual Assault Telephone Hotline 1-800-656-HOPE (4673) kaj proponas konsilon kaj informon per ilia retpaĝo. Vi povas trovi pliajn helpservojn ĉi tie aŭ kontrolu la retajn rimedojn ĉe Safe Horizon, ULifeline (por studentoj), kaj Safe Helpline (por tiuj kiuj laboras iel por la armeo). HelpPRO enhavas serĉeblan dosierujon de terapiistoj en Usono.

Childhelp hotline proponas porinfanan subtenon en mistraktadaj familioj en Usono kaj Kanado. Dosierujo de Kanadaj seksperfortkrizaj centrejoj kaj porvirinaj centrejoj troviĝas ĉe la CASAC retpaĝo kaj ReachOut proponas postseksperfortan subtenon en Aŭstralio.

Viraj travivantoj de seksperforto povas trovi informojn kaj subtenon rete ĉe malesurvivor.org kaj 1in6.

En Usono, la National Suicide Prevention Lifeline prizorgas plentempan subtenon, kaj la Trevor Project (1–866–488–7386) proponas primemmortigan telefonan helpservon por samseksemulaj kaj dubadantaj junuloj. Listo de telefonaj helpservoj troviĝas ĉi tie. Befrienders provizas senjuĝan subtenon por malhelpi memmortigon tutmonde.

Kelkaj fazoj de via menstrua ciklo povas pliintensigi mensosanajn problemojn kaj streĉon. Elŝutu Clue por havi bonan superrigardon de viaj simptomoj kaj kompreni vian korpon pli bone.

Komenti

Enarkivita sub amrilatoj, konsento, rimedoj, ĉiutaga vivo

Konsento kiel sento: miaj spertoj tiurilate

Enhavaverto: priskriboj de seksumado kaj perfortaj agoj

Mi tre ĝojis legi la antaŭajn artikolojn de miaj kolegoj en Egalecen. Konsento estas ne nur ege grava kaj diskutinda temo, kaj ĝi ligiĝas kun tiom da aliaj sociaj strukturoj. Dum la lastaj monatoj mi remaĉis pri diversaj seksumaj spertoj, kiujn mi havis en la pasinta jaro, kaj evidentiĝis al mi, ke pluraj el ili estis ege malkonsentaj. Helpegis al mi legi artikolon de Bandana Blog, kiu nomiĝas “Vi Rajtas Repreni Ĝin: Konsento kiel Konsciebla Sento”. Ĝi estas en la angla kaj vi povas legi ĝin ĉi tie.

La kerno de la artikolo jenas: okazas, ke en iu situacio vi konsentas al seksumado, sed poste je iu tempo vi sentas vin perfortita. Anstataŭ evalui konsenton kiel leĝa kontrakto, kie jeso permesas al oni agi sen timi konsekvencojn, ni rigardu ĝin kiel emocia afero kaj refokusu la diskuton pri la spertoj kaj sekureco de ĉiu aganto. Eble plej grave, ni malkonstruu la duumojn de ‘perfortistoj’ kaj ‘viktimoj’, ‘mistraktantoj’ kaj ‘mistraktatoj’, ĉar ni vivas en kulturo de perforto kie ni ĉiuj povas mistrakti kaj verŝajne ja mistraktas aliajn dum seksumado, almenaŭ foje.

Kiel tio rilatas al miaj spertoj? Mi priskribos kelkajn do.

Antaŭ jaro proksimume mi ricevis mesaĝon per Grindr, poŝtelefona programeto kiu funkcias kiel tujmesaĝilo por gejiĉoj. Estis mesaĝo de ulo, kiu aranĝas la lokan studentan GLATan klubnokton en mia universitato. Mi planis ne iri al la klubo tiuvespere, sed li invitis min tien kaj ofertis al mi senpagan eniron. Ĉar mi venis sola mi iom drinkis antaŭe por kuraĝiĝi. Kiam mi alvenis li aĉetis por mi plurajn drinkaĵojn kaj poste prenis min al privata ĉambro supraetaĝe kaj ni seksumis.

Dum longa tempo (preskaŭ tuta jaro) mi vidis tion kiel stultan eraron. Tamen nun mi konsideras ĝin iuspeca perforto. Li estis en pozicio de povo, kiun li misuzis per doni al mi senpagaĵojn, kaj mi estis en tro ebria stato por ĝuste konsenti. Eble kelkaj dirus, ke mi ne neis veni al la klubo, kaj mi ne rifuzis la drinkaĵojn kaj tiel plu. Sed mi ĉiuokaze sentas nun, ke li perfortis min.

Pli frue ĉijare mi renkontiĝis kun knabiĉo (alia studento), kiun mi ekkonis rete, por iri ĉe li por brakumado. Ni parolis pri ebla seksumado, sed mi ne multe atendis tion. Tamen, tio fakte okazis. Sed je iu punkto io vere stranga okazis, kiam li prenis mian kapon en lia brako, por ke mi ne povu moviĝi, kaj komencis masturbi sin. Mi vere ne komprenis tion tiutempe, kaj li tute agis kvazaŭ estus banalaĵo. Sed nun la memoro malkomfortigas min, ĉar estis iu fetiĉa montro de forto kaj supereco, kaj mi neniel konsentis al ĝi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi iris al Londono kaj renkontiĝis kun knabiĉo, kun kiu mi babilis dum sufiĉa longa tempo rete. Li ŝajnis afabla kaj bone edukita pri ĉi tiaj aferoj. Ni agrable babilis kaj drinkis kune, kaj li demandis, ĉu mi interesiĝas pri ‘amuziĝi’ kune. Mi jesis, kaj ni komencis belan kisadon. Ĉio enorde. Poste li mordetis mian cicon kaj mi diris, ke li rajtas pli forte fari tion, kaj li komencis mordi min diversloke. Tio doloris kaj mi malkomfortis, sed li ne rimarkis tion kaj fine post kelkaj minutoj mi diris, ke li ĉesu. De mia vidpunkto, mi tute ne konsentis al mordado, kiel li ŝajne komprenis tion.

Mi klarigas ĉi tiujn okazaĵojn al vi ĉar ili montras, kiel komplika kaj diversaspekta konsento estas. Homoj emas al la modelo de ‘jes-ne’ kontrakta konsento ĉar ĝi kongruas kun nia skemo de laŭleĝeco, sed tio ignoras la situaciojn de ‘perforteto’, kaj fokusas la diskuton pri tio, ke perfortistoj ne puniĝu. Kompreneble mi ne diras, ke knabiĉo kiu mordas min iom tro ĵetiĝu karcerejen. Sed kiam ni tiom simpligas la diskuton pri seksumado laŭ jeso aŭ neo, ni limigas nian komprenon de konsento.

Ĉiuokaze, la leĝoj kontraŭ perforto apenaŭ funkcias eĉ kun nia nuntempa sinteno al konsento – nur unu el 13 raportitaj perfortoj kondukas al kondamno. Fine, estas ridinde atendi, ke oni povas tuj kaj konfidente jesi al iu seksuma ago, kiam ni vivas en kulturo de perforto, kiu influas niajn pensojn kaj sintenojn al seksumado. Ni ĉiuj estas je iu grado cerblavitaj, kaj ofte ni eĉ ne scias, kion ĝuste ni volas en seksumado.

Ni devas ĉiuj mem respondeci pri niaj agoj dum seksumado. Pripensu viajn antaŭajn spertojn. Ĉu estis okazoj, kiam via partnero ŝajnis neentuziasma aŭ aferoj, kiujn vi faris sen tute kontroli antaŭe? Kaj aliflanke, ĉu estis okazoj, kiam vi jesis al io, sed poste sentis, ke oni mistraktis aŭ perfortis vin? Paroli pri miaj spertoj ne facilas por mi, kaj mi certe ne atendas, ke ĉiuj parolu libere kaj malferme pri la siaj, sed mi esperas, ke ni povas kondukiĝi al pli engaĝita kaj evoluinta kompreno de konsento.

2 komentoj

Enarkivita sub konsento