Arkivoj de etikedoj: transgenraj aferoj

Transgenra Analizo de ‘Wicked’

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

IMG_20171125_140317

Mia tre eluzita ekzemplero

Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. Ĝi estas ‘repensisma’ verko, kiu kadrigas la ‘fian sorĉistinon de la okcidento’ kiel la ĉefrolulon, igante ŝin tragedia figuro. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas tiel fama, ke preskaŭ ne necesas klarigi la rakonton ĉi tie, sed mi rapide faros. Dorothy Gale de Kansaso kaptiĝas en kirloventego, kiu sendas ŝin al la fremda lando de Oz. Post akcidenta mortigo de la sorĉisto de la oriento, Dorothy estas taskigita mortigi la fian sorĉistinon de la okcidento, kion ŝi faras per sitelo da akvo. En la verko de Maguire, ni sekvas la verdan sorĉistinon Elphaba de naskiĝo, lernante kiel ŝi konatiĝis kun la ‘bona sorĉistino’ Glinda ĉe la universitato, kiel kaj kial ŝi ‘malboniĝis’, kaj kiel ŝi tragike mortas je la fino.

Wicked estas pli konata kiel muzikalo, en kiu Idina Menzel estis la origina aktoro de Elphaba. Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro. La muzikalo multe simpligis la rakonton, kaj pro tio mi fokusiĝos pri la romano en mia pritraktado.

Legi plu

1 komento

Enarkivita sub analizo

La ĉeĥa versio de la numero ”Genra Revolucio” de National Geographic estas senskrupule transfoba

Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio

Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme de malferma letero al la ĉefredaktisto de National Geographic, kiun ni nun alportas al vi en esperanta traduko:

Kara Susan Goldberg,

Ni estas membroj kaj subtenantoj de Trans*parent, neprofitcela organizo strebanta al antaŭenigo de trans-rajtoj en Ĉeĥujo. Nia agado temas pri subteno al necisgenraj homoj, publika konsciigo pri la sistemaj malfacilaĵoj kiujn ili spertas kaj edukado de ĵurnalistoj por helpi al ili paroli pri ĉi tiu temo en pli informita maniero. Kiel vi povas imagi, ni estis ekscititaj kiam ni eksciis ke National Geographic decidis dediĉi tutan numeron al la temo de genro kaj inkludi plurajn rakontojn de necisgenraj infanoj.

Parto de nia ekscitiĝo venis de la fakto ke ĉi tiaj rakontoj nur tre rare aperas en la Ĉeĥaj medioj. Kaj eĉ se ili ja aperas, ili estas sensaciaj, fokusiĝantaj pri la fizikaj flankoj de transiro kaj detaloj de la seksaj vivoj de la koncernatoj. Speciala genra numero de National Geographic en la ĉeĥa estintus ne nur valorega ilo por homoj kiuj strebas klarigi sian genron al familio aŭ amikoj, sed ĝi ankaŭ ebligintus al ni montri brilan pozitivan ekzemplon al ĵurnalistoj kiam ili petos konsilojn de ni.

Bedaŭrinde, ni ne povos fari tion.

La ĉeĥa versio de via januara numero enhavas originalan materialon, kiun oni sen troigo povas kritiki kiel transfoba. Ni supozas ke vi vidis la kovrilon, kiun oni elektis por la numero en nia lando, kaj kvankam ni pensas ke la bildo de necesejaj ŝildoj trosimpligas la temon kaj ignoras ĝian profunde personan esencon, tio estas nur la komenco. Por doni al vi ĝeneralan superrigardon pri la nova kadro, kiun la numero ekhavis, ni dividas niajn notojn en tri partojn.

1-cvhoeghbr2hh3x_azyujkq

La usonaj kaj ĉeĥa kovriloj de la revuo.

Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub transgenraj aferoj

Genroneŭtralaj necesejoj

Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre.

Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio.

Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage.

Se vi estas transgenrulo, kiu ne estas konsiderata kiel ‘ĝustagenra’ por la necesejo, povas okazi, ke oni minacos aŭ eĉ perfortos vin. Ofte oni perfortas transgenran homon, kiam oni ekscias, ke tiu estas transgenra, fenomeno nomata la ‘transgenra paniko’. Tio ankaŭ bedaŭrinde aplikeblas al necesejoj. Do fine, multaj transgenraj homoj devas elekti necesejon, kiu ne kongruas al ili, por eviti danĝeron, kaj speciale por neduumaj homoj, povas okazi, ke eĉ ne ekzistas taŭga necesejo por ili. Kaj cetere, la problemo de esti minacata en necesejo povas okazi ankaŭ al cisgenraj homoj, kies genroesprimo ne estas kutima aŭ kiuj alie allogas atenton.

Kion fari? La plej simpla solvo estas krei genroneŭtralan necesejon, aŭ neŭtraligi la jam ekzistantajn necesejojn. Kutime tio ne postulas radikalan ŝanĝon – ĉefe la ŝildon oni devas modifi. Tiucele Egalecen decidis krei ŝildojn kun simpla, legebla dezajno por uzado en kongresoj en Esperantujo. Jen sube kelkaj ekzemploj, kaj ligilo por elŝuti ilin. Estas diversaj stiloj de la ŝildoj, por ke oni povu adapti ilin al la kunteksto, kie ili aperos. Ekzemple, se temas pri homoj, kiuj scios, kio estas genroneŭtrala necesejo, oni povus uzi la ŝildon “Genroneŭtrala Necesejo”. Se oni volas sciigi, kiuj necesejoj havas pisujojn kaj kiuj ne, tio ankaŭ eblas. Ni tre ŝatus, se aranĝantoj de kongresoj uzus niajn ŝildojn, neŭtraligante la necesejojn en la kongresejo kaj eble emfazante tion en la kongreslibro aŭ aliloke. La ŝildoj estas en la grandeco A4, taŭgaj por elprinto kaj lamenigo.

Fine, ni trairos kelkajn oftajn demandojn pri genroneŭtralaj necesejoj:

Mi algluis la novan ŝildon, tio estas ĉio, ĉu ne?

Bedaŭrinde ne nepre. Depende de la kunteksto, eble necesos ankaŭ klarigi tion al homoj, per anonco aŭ alimaniere, kaj oni devas ankaŭ esti preta defendi la decidon. Se vi bezonas konsilojn tiurilate, ne hezitu kontakti nin ĉe egalecen@gmail.com.

Mi trovis mojosan logografon por genroneŭtrala necesejo! Ĉu vi ne ŝatas ĝin?

maxresdefaultSe la logografo estas la apuda, kombino de la tradiciaj simboloj por iĉaj/inaj necesejoj, do ne. Ĝi ne mojosas. Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas “ie inter ino kaj iĉo”. Tio estas malvere kaj ĉi tiaj bildoj ne helpas al tio, pluse ili sugestas malkomfortan bildon pri duumaj transgenruloj, kvazaŭ ili ankaŭ estus “inter ino kaj iĉo”. Ĉu ne la plej taŭga simbolo por necesejo… estu necesejo mem? 😉

En nia konstruaĵo ni havas rulseĝan necesejon, tio povas ankaŭ roli kiel genroneŭtrala, ĉu ne?

Bonvole ne. Tio sugestas, ke handikapeco estas ankaŭ iel genro. Krom tio, ke tio malhelpas al rulseĝuzantoj, kiuj eble devos pli atendi necesejumi, tio ankaŭ plividebligas transgenrulojn, kiuj uzas tiun necesejon, endanĝerigante ilin. Ĉi tiu solvo estu nur uzita kiel lasta rimedo.

Kaj nun niaj ŝildoj. Memoru, ĉiu estas (espereble) en la necesejo kun la sama celo!

genroneuxtralanecesejsxildo

necesejosenurinujokunpriskribonecesejourinujokunpriskribo

Vi povas elŝuti la ŝildojn ĉi tie.

La bildon de la necesejo mi trovis en la blogo It’s Pronounced Metrosexual.

9 komentoj

Enarkivita sub rimedoj, transgenraj aferoj