Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

Mia tre eluzita ekzemplero
Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. Ĝi estas ‘repensisma’ verko, kiu kadrigas la ‘fian sorĉistinon de la okcidento’ kiel la ĉefrolulon, igante ŝin tragedia figuro. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.
La Mirinda Sorĉisto de Oz estas tiel fama, ke preskaŭ ne necesas klarigi la rakonton ĉi tie, sed mi rapide faros. Dorothy Gale de Kansaso kaptiĝas en kirloventego, kiu sendas ŝin al la fremda lando de Oz. Post akcidenta mortigo de la sorĉisto de la oriento, Dorothy estas taskigita mortigi la fian sorĉistinon de la okcidento, kion ŝi faras per sitelo da akvo. En la verko de Maguire, ni sekvas la verdan sorĉistinon Elphaba de naskiĝo, lernante kiel ŝi konatiĝis kun la ‘bona sorĉistino’ Glinda ĉe la universitato, kiel kaj kial ŝi ‘malboniĝis’, kaj kiel ŝi tragike mortas je la fino.
Wicked estas pli konata kiel muzikalo, en kiu Idina Menzel estis la origina aktoro de Elphaba. Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro. La muzikalo multe simpligis la rakonton, kaj pro tio mi fokusiĝos pri la romano en mia pritraktado.