Arkivoj de etikedoj: video

Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio

Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Li verkas artikolojn kaj eseojn en la angla, videblogas pri GLAT-aj kaj feminismaj temoj en Japanio, kaj faras videojn pri anglalingva instruado por kviraj japanoj. La blogo Anime Feminist, kiu faras feminismajn recenzojn kaj analizojn de japanaj animaciaĵoj (animeo), intervjuis Masaki en Decembro pri lia laboro kaj pri la situacio de feminismo kaj GLAT-aktivismo en Japanio. Celante plivastigi nian perspektivon ĉe Egalecen, ni decidis traduki la intervjuon.

Vi povas legi la originan intervjuon en la angla kaj la japana ĉi tie.

Ni malkovris vin de via video ‘Kvin Aferoj, Kiujn Vi Ne Sciis Pri GLAT-uloj En Japanio’ (spektebla sube kun subtekstoj en Esperanto). Kio inspiris vin fari la videon kaj kiaj estis la reagoj al ĝi?

Honeste, mi pensas, ke la plejparto de la okcidentaj GLAT-amaskomunikiloj malsukcesas kompreni, aŭ eĉ respekti, siajn kvirajn kolegojn el aliaj kulturoj. Multaj el iliaj artikoloj pri Japanio estas misinformaj kaj tendencaj pro manko de esplorado. En 2013 mi verkis blogaĵon pri tio ĉar mi estis tre kolera. En 2015 mi ankoraŭ koleris, kaj mi faris videon pri tio. Do mia plejlasta video, “Kvin Aferoj…”, estas plia sekvoverko al tio. Sed ĉifoje mi faris ĝin kun la konscia intenco ne montri koleron, sed kontraŭe informi.

Mi ricevis tre pozitivajn reagojn pri la video, fakte. Multaj homoj diskonigis ĝin ĉe Twitter kaj Facebook, la vidoj saltis ene de unu tago, kaj plej notinde, mi ricevis pli ol 60 novajn abonantojn, granda sumo por malgranda YouTube-isto kiel mi. La rilato de Ŝatoj/Malŝatoj al sumaj vidoj estas probable la plej bona el miaj videoj. Mi ricevis pli da respondoj ol iam ajn en la komentoj, retpoŝte, kaj en privataj mesaĝoj. Do, kvankam ĝi ne estas nuntempe unu el miaj plej popularaj videoj, mi nun vidas, ke multaj homoj pretas lerni pri GLAT-uloj en Japanio, sed simple la rimedoj estas malfacile troveblaj en la angla.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub GLAT

La Fablo de la Ungolakoj

Ĉisemajne ni prezentas al videon, kiun faris Paulína kaj Rolando, pri privilegioj. Estas certe vaste kaj sufiĉe ofte miskomprenata temo, do ni decidis prezenti ĝin en la formo de fablo, reprezentante privilegiojn per… ungolakoj! Sonas strange, ĉu ne? Sed spektu la videon, kaj eble vi pli komprenos 🙂

Vi cetere eble rimarkis, ke la video estas en nova YouTube-kanalo. Estas tie, kie ni afiŝos niajn ontajn videojn. En la venontaj semajnoj estos pliaj, do nepre abonu nin ankaŭ en YouTube!

4 komentoj

Enarkivita sub video

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj

Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.

 

Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.

Legi plu

10 komentoj

Enarkivita sub rimedoj

Pozitiva rondo

Ĉi-semajne en Egalecen ni decidis fari ion novan – pozitivan rondon! En la video, Rolando kaj Paulina rakontas pri pozitivaj spertoj rilate el egaleco. La videon ni faris dum ni ĉeestis Interlingvistikan Simpozion en Poznan, kaj poste Arkones, kie ni faris sukcesoplenan diskutrondon pri GLAT.

2 komentoj

Enarkivita sub pozitiveco