La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, navigo inter pluraj kulturoj. La interna fadeno dependas de la pensoj kaj sentoj de la rolulino.

Spomenka Štimec (foto de So9q, uzita laŭ CC-BY-SA-3.0)
La verko starigas profundajn demandojn pri la karaktero de amo kaj amrilatoj ĝenerale (ekzemple, kiam oni enamiĝas al novaj homoj, “ĉu tio estas ĉiam la sama amo?”), sed specife ĝi esploras la dinamikon de vivo en esperanta, aŭ almenaŭ interkultura, amrilato (ekzemple ke ĉiutagaĵoj kiel “hejmo” estas pluropaj kaj disaj por tiaspecaj paroj: “Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj?”). Ankaŭ se temas pri aliaj flankoj de esperantista vivo ol amrilatoj, la libro ĉarmege kaptas tiujn detalojn, kiujn ŝajne nur ni esperantistoj povas kompreni (“Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto!”). Ni ege forte povis rilati al priskriboj de la frustriĝo de ŝajne senespera laboro por la movado aŭ de la ĝojatendo pri kongresoj kie oni post jara atendo revidos karajn amikojn. Tamen, samtempe kelkaj aferoj ŝajnis al ni iom malsamaj ol niaj spertoj: estis ege interese legi pri korespondado per paperaj leteroj kaj kontrolado de trajnhoraro ĉe la stacidomo! Legi plu